— Jes, — mi diris, — mi gajnis mian vivrimedon per miaj perceptivoj.

— Ĝojigas min tion aŭdi, ĉar via konsilo estas al mi treege valora. Okazis strangaj aferoj ĉe Hurlstono, kaj la policanoj ne jam povis ĵeti lumon sur la okazaĵojn. Estas vere eksterordinara kaj neklarigebla afero.

— Vi povas imagi per kioma avideco mi aŭskultis lin, Vatsono, ĉar la unua oportuno mem, kion mi sopiris dum ĉiuj tiuj monatoj de malagado ŝajnis esti de mi atingebla. En mia plej interna koro mi kredis ke mi povas sukcesi en tiu kiun aliaj malsukcesis, kaj nun mi havas oportunon por elpruvi min mem.

— Donu al mi la detalojn, mi petas, —  mi kriis.

Reĝinaldo Musgravo eksidiĝis kontraŭ mi kaj ekbruligis la cigaredon kiun mi puŝis al li.

— Vi devas scii, — li diris, — ke kvankam mi estas fraŭlo, mi devas reteni konsiderindan servstabon ĉe Hurlstono, ĉar ĝi estas dissternigita malnova domo kaj bezonas iom multe da prizorgemo. Mi ĉaskonservas ankaŭ dum la fazanomonatoj, mi kutime havas domgastojn, do maltaŭgas manki servistojn. Entute estas ok servistinoj, kuiristino, ĉefservisto, du lakeoj kaj knabo. Kompreneble estas aparta stabo ĝardena kaj stala.

— El la geservistoj tiu, kiu servis plejlonge estas Bruntono, la ĉefservisto. Li estis juna instruisto sen ofico kiam mia patro dungis lin, sed li estis viro de granda energio kaj karaktero, kaj baldaŭ li iĝis tre valora en la hejmo. Li estis plenstatura, belaspekta viro, kun belega frunto kaj kvankam li estas ĉe ni dum dudek jaroj li ne povas esti pli ol kvardekaĝa nun. Pro liaj personaj avantaĝoj kaj liaj eksterordinaraj talentoj – ĉar li scipovas kelkajn lingvojn kaj ludis preskaŭ ĉiujn muzikilojn – estas mirinde ke li estu kontenta resti tiel longe en tia ofico; sed mi supozas ke li estis komforta kaj malhavis la energion fari iun ŝanĝon. La ĉefservisto de Hurlstono estas ĉiam afero, kiu memoriĝis de ĉiuj vizitantoj.



5 из 20