
— Reĝinaldo Musgravo estis samkolegiano mia, kaj mi iomete konis lin. Ĝenerale li ne estis populara inter la nediplomataj studentoj, kvankam ŝajnis al mi, ke tio, kion oni taksis kiel fieraĉon, estis vere peno kovri naturan senmemfidegon. Laŭ aspekto li estis ege aristokratia, maldika, altnaza, grandokula, kaj tamen kun elegantaj manieroj. Li estis ja ido de unu el la plej malnovaj familioj en la regno, kvankam lia branĉo estas kadeto, kiu disiĝis de la nordaj Musgravoj, iam dum la deksesa jarcento kaj estigis sin en okcidenta Susekso, kie la Domego Hurlstono eble estas la plej malnova loĝejo en la graflando. Ia de lia denaskloko alkroĉis al la viro, kaj mi neniam rigardis lian palan akran vizaĝon aŭ la sintenon de lia kapo sen asocii lin kun la grizaj arkopasejoj kaj la fenestrokrucaĵoj kaj la tuta respektinda ruino de feŭda fortikaĵo. Unu- aŭ dufoje ni vagis en interparolon, kaj mi povas memori ke kelkfoje li esprimis avidan interesiĝon je mia metodoj observemaj kaj induktaj.

— Dum kvar jaroj mi vidis nenion pri li ĝis iun matenon li eniris mian ĉambron en Strato Montaguo. Li apenaŭ ne ŝanĝiĝis, kaj vestiĝis kiel laŭmoda viro – li estis ĉiam iometa dando – kaj konservis la samon malpompan, dolĉan manieron kiu antaŭe distingis lin.
— Kiel vi fartas, Musgravo? — mi demandis post elkora manpremo.
— Vi eble aŭdis pri la morto de mia kompatinda patro, — diris li; — li forpasis antaŭ ĉirkaŭ du jaroj. De post tiam mi kompreneble devas regi la Hurlstonan bienon, kaj aldone kiel parlamentano por mia kvartalo, mia vivo estas aferema. Sed mi komprenas, Holmso, ke vi praktikigas tiujn lertecojn, per kiuj vi antaŭe mirigis nin?
