Bruntono, la ĉefservisto, estis en la librarejo. Li sidis plenvestite sur komforta seĝo, kun maposimila papereto surgenue, kaj la frunto kliniĝis antaŭen sur la manoj en profunda pensado. Mi konsterniĝis per mirego, rigardante lin de la mallumo. Kandeleto sur la tabla rando elsendis malfortan lumon, kiu sufiĉis montri al mi ke li estis plenvestita. Subite, dum mi rigardis, li ekleviĝis de sia seĝo, kaj, irante al ŝranko flanka, li malŝlosis kaj eltiris unu el la tirkestoj. El tiu ĉi li prenis paperon, kaj, reirante al sia seĝo, li disternis ĝin apud la kandeleto sur tabla rando kaj komencis studi per atentego. Mia indigno pro tiu ĉi trankvila ekzameno de miaj familiaj dokumentoj superregis min tiomgrade ke mi paŝis antaŭen, kaj Bruntono, supren rigardante, vidis min staranta en la pordokadro. Li eksaltis pieden, lia vizaĝo livida per timego, kaj puŝis en brustpoŝon la maposimilan papereton, kiun li estis originale studanta.

— Do! — diris mi. — Tiele vi repagas al mi por la fido, kiun mi havis pro vi. Vi lasos mian dungigon morgaŭ.

Li riverencis kun aspekto de viro, kiu estas tute disfrakasita kaj ŝteliris preter mi senvorte. La kandeleto estis ankoraŭ surtable, kaj per ties lumo mi ekrigardis por vidi tian, kia estas la papero, kiun Bruntono eltirkestigis. Al mia surprizo ĝi estas sensignifa afero, nur ekzemplero de la demandoj kaj respondoj en la kurioza malnova ceremonio nomita "la Musgrava rito". Ĝi estas speco de ceremonio apartenante al mia familio, kiun ĉiu Musgravo dum la pasintaj jarcentoj recitas atingante majoritatan aĝon – privata interesaĵo, kaj eble iomete grava por la arkeologo, kiel niaj propraj blazonoj kaj komisionoj, sed de nenia praktika uzado.



7 из 20