
— Ni devas reveni al la papero poste, — diris mi.
— Se vi opinias ke estas vere necesa, — li hezite respondis. — ĉiuokaze, mi denove ŝlosis la ŝrankon per la ŝlosilo postlasata de Bruntono, kaj ekturniĝis por foriri kiam mi surpriziĝis trovi ke la ĉefservisto jam revenis kaj staris antaŭ mi.
— S-ro Musgravo, mastro, — li kriis per voĉo raŭke per emocio. — Mi ne povas toleri malhonoriĝon, sinjoro. Mi jam estis fiere pri mia vivrango, kaj malhonoriĝo mortigus min. Mia sango estos sur via kapo, sinjoro – vere – se vi malesperigos min. Se vi ne povas reteni min post tiu ĉi okazaĵo, do pro la Dia bono permesu ke mi demisiu kaj foriru post monato, kvazaŭ laŭ mia volo. Mi povas toleri tion, s-ro Musgravo, sed bonvolu ne elĵeti min antaŭ tiuj, kiujn mi tiom bone konas.
— Vi ne meritas tian konsideron, Bruntono, — mi respondis. — Via konduto estas fifamege. Tamen, ĉar vi jam estas longtempe ĉe la familio, mi ne deziras publike hontigi vin. Monato, tamen, estas tro longe. Foririgu vin post semajno kaj proponu tian kialon, kia plaĉas al vi.
— Nur semajnon, sinjoro? — li kriis per malespera voĉo. — Semajnduon – permesu almenaŭ du semajnojn.
— Semajnon, — mi ree diris, — kaj konsideru ke oni taksas vin tre malsevere.
— Li forrampe iris kun la vizaĝo sinkigita surbruste, kiel rompita viro, dum mi mallumigis la kandelon kaj reiris al mia ĉambro.
— Dum du sekvantaj tagoj Bruntono tre diligente plenumis siajn devojn. Mi ne aludis tion, kio okazis kaj atendis iom kurioze por vidi kiel li kaŝos sian hontiĝon. La trian tagon, tamen, li ne aperis post la matenmanĝo, kiam li kutime ricevis miajn ĉiutagajn ordonojn. Kiam mi foriris la manĝoĉambron, mi hazarde trafis Raĥelon Hovelson, la domservistinon. Mi diris al vi ke ŝi nur lastastempe resaniĝis kaj aspektis mizere pala kaj mi protestis pro tio ke ŝi eklaboras.
— Vi devas enlitiĝi, — mi diris, — deĵoru denove kiam vi estos pli forta.
