
Jenő Rejtő. LA NEVIDEBLA LEGIO
U N U A Ĉ A P I T R O
1Ĉu vi jam aŭdis pri la Nevidebla Legio? Ĉu ne? Tiam vi certe ankoraŭ neniam estis en tia afrika urbo, kie troviĝas garnizono. Aŭ se vi estis en tia urbo, eble vi evitis tiujn gemutajn lokojn, kiujn vizitas modestaj pakaĵportistoj, senlaboraj fort-artistoj kaj gemutaj senrangaj soldatoj, dezirantaj amuziĝi kaj interbatadi, por pasigi siajn liberajn horojn kaj mortbati siajn kverelemajn kompanojn.
Nur simplaj, krudaj tabloj kaj tiel samaj gastoj troviĝas en tiaj ejoj, sed se ni estas scivolemaj pri la legendo de la Nevidebla Legio, ni povas ekscii ĉi tie ion kaj alion. Ekzemple ni rigardu la drinkejon, kiun oni nomis pri Abdullah. Oni kantadas, babilas, poste subite oni komencas paroli pri la Nevidebla Legio. La gastejestro estas eksiĝinta kaporalo, nome Kvörens, naskiĝinta en Danio, kiu akiris ŝtatanecon dum sia kvin jara soldatservo kaj malarion, sed poste li edziĝis al sesdek du jara, vidva drinkejestrinon antaŭ la altaro, kaj li atingis senzorgan, altan aĝon, kiel la proprietulo de la drinkejo Abdullah. Kiam li havis bonan humoron kaj ankaŭ li mem eksidis inter la malnovajn gastojn, ĉar cetere li ne amikiĝis kun la vizitantoj de la amuzejo, ili parolis pri la Nevidebla Legio, instigite de kelkaj malnovaj kamaradoj aŭ respektindaj poŝoŝtelistoj. Briso, kiu ekssoldatiĝis kiel senrangulo kaj estis kampogardisto en Maroko, li kapbalancante blovis la cigaredfumon, dume Kvörens lakone parolis pri la afero, kaj li rigardis ien en la malproksimon, kvazaŭ li vidus la forviŝiĝintajn ombrojn, aperantajn en la polvo de la dezerto, la marŝantan fantom-legion…
— Nu… kion ajn diras la fanfaronuloj, la Nevidebla Legio ekzistas. Mi vidis ilin per miaj propraj okuloj…
— Ĉu estas vere — diris rekruto, sidiĝinta tien, kiu ekmarŝos al la dezerto post kelkaj tagoj, — ke ilia gvidanto estas generalo, sed mankas lia kapo?
