
— Mi ne observis tion — respondis kvörens, — sed tre verŝajnas, ke ĝi estas tiel. La kompanio marŝas de Oriento al Okcidento, proksimume jam kvincent jarojn, ĉiam paralele kun la Ekvatoro. Ili iras en marŝkolono per rapideco dudek kilometroj po horo, atinginte la malbenitan ebenaĵon Ghidi ĉe la okcidenta parto de Saharo, la marŝkolono returniĝas, kaj ili iras al la Egipta limo.
Ili silentis. Tiu temo estis sinistra ĉi-regione. Cetere nun komenciĝis la pluva sezono, kiam la vaporplena aero sursidas la vertebron kun nekutima premo, kaj oni sentas lancinan doloron en la ostoj. Nur venu jam la unua infera uragano, tiam ĉio estus bona denove. Sed tiu eksudita varmego, malklara, flava aero kun langvoriga suda vento, kio estas tia, kvazaŭ malfermita pordo de forno elspirus ĝin en nian vizaĝon, kaj la miringo akre doloras, la nuko torporas, la skapolo lancinas kaj kraketas dum ĉiu moviĝo, tio ne estas tolerebla. Tiam la pereiga kolero, kaŝiĝanta en la homoj, kiu instigas nin al tio: „se jam estas malbone, estu do pli malbone” — ni rememoras historiojn pri fantomoj. Ĉu ni havas pli timigan, hororan kaj porĉiam ne kompreneblan fantomhistorion, ol la sekreto de la Nevidebla Legio.
Per tio oni timigas la infanojn en Eŭropo:
— Enlitiĝu rapide, Boby! Ĉu vi aŭdas? La vento estas tia, kvazaŭ sonus tamburo. Venas la Nevidebla Legio! Ili forportos la malbonajn infanojn!
Kiam malaperas kruelaj serĝentoj, ĉiu soldato scias, ke ili devis dungiĝi al la Nevidebla Legio. Ĝi okazas tiel, ke nokte (sed nur la komencon de la seka sezono, kiam ofte ŭzigzagas fulmoj sur la ĉielo, sed neniam tondras) aperas senranga soldato ĉe la kruela suboficiro. Lia vizaĝo estas blanka kiel kreto, li portas uniformon nigran kiel karbo. Li ne havas okulojn, li rigardas nur tra la orbitoj, kvazaŭ li vidus tiel. Li transdonas per siaj longaj flavaj fingroj ordonon, skribitan sur pergameno, kiu tekstas jene:
X. Y… la serĝento de la kompanio n-ro…. suprenu tuj sian novan uniformon, okupu sian novan postenon en la Nevidebla Legio, kie la nomita suboficiro devas tuj ekmarŝi, transdoninte siajn armilon, objektojn kaj sian koron al la sendito. Datite post noktomezo, en la ĉefkomandejo de la mond-armeo.
