
Nevidebla subskribo
La serĝento jam scias bone, pri kio temas, li transdonsas sian glavon sen konstaŭstaro, ŝanĝas mantelon kaj nur akra doloro signas, ke li demetis ankaŭ sian koron kun la ĝisnuna kamizolo, ĉar ĝi estis alkreskinta al lia malnova uniformo. Li surprenas la nigran mantelon, la legiano staras flanken kun laŭregula, militista estimo, lasante vojon al la serĝento, kiu iras malsupren el la fortikaĵo. Jam nenio karbatas en li. La pordo malfermiĝas per si mem, kaj la fantomlegio rigidiginte staras en la nokta dezerto, formante marŝkolonon de par fils de quarte.
La gardisto supre sur la remparo de la forotikaĵo trankvile rigardas, kvazaŭ li vidus nenion. Nom du nom… la kanajlo ekdormis. Tamen ne, li je ekmoviĝas. Ĉu li ne vidas, ke tia marŝkolono staras en la dezerto, kies fiono perdiĝas ie en la malproksima lunlumo ĉe la rando de la horizonto?
Leŭtenanto staras inter du plotonoj. Li ja havas kapon, sed tiu fakto ankoraŭ estas multe pli malbona. Li estas malnova mortinto. Li jam apenaŭ havas iom da velkintan karnon sur sia vizaĝo, sur lia glata, kraniosimila kapo estas kelkaj, stupaj, virinece longaj haroj, kiel ĝi kreskis plu en la tombo! Liaj okuloj kvazaŭ estus butonoj: tiuj ne moviĝas, nek liaj palpebroj ektremetas. Nun li metas fajfilon en sian buŝon. Li ekblovas ĝin. Sono ne aŭdiĝas, sed la senmova bildo ekiras kun soldata precizeco, kun samtempa ekmoviĝo. La rigidaj ĉevaloj, la mortintaj veturigistoj, la senvivaj soldat-figuroj.
Ili marŝas mute, samtakte kaj certe poreterne…
2
Nur tiuj ne kredas la ekziston de la Nevidebla Legio, kiun neniam forlasas la eŭropan loĝkvartalon de la grandurboj. En tre multaj kazoj koincidis la rakontoj de tiaj homoj, kiuj ne konis unu la alian, kiuj loĝis en du malproksimaj partoj de Akfriko, ili tamen rakontis certajn indikojn tute same. Ekzemple estas senduba antaŭ neniu, ke la fantom-figuroj de la Nevidebla Legio havas nigrajn okulvitrojn kontraŭ la sunradioj.
