Jenő Rejtő. La retroviĝinta krozŝipo

tradukis: László Balázs

Unua ĉapitro

— Monon aŭ vivon!

— Vivon!

La atencanto kun revolvero timiĝis tiel de tiu respondo, ke li retropuŝiĝis. La jam multfoje dirita, agresema alvoko, de kiam la mondo ekzistas, la unuan fojon estis aŭdebla la supre menciita respondo. La pafpreta pistolo de la rabisto ektremis en lia mano, kaj li simple ne sciis, kion fari. La atakita homo levis alten siajn brakojn trankvile, kvazaŭ ne interesus lin, kio okazos.

Ĝi estis la plej stranga kaj la plej malgaja kriminala komedio de la memopreblaj tempoj, rilate ties okazon kaj finiĝon. Sceno: San Francisko, Oakland. Verkis: la vivo.

Personoj:

Nervoza bandito.

Rezigna viktimo.

(Militistaro, senhomeco.)

Tempo: mono.

— Bruto! — ripetas la rabisto. — Monon aŭ vivon! Ĉu vi ne aŭsdis tion?

— Kial vi kriegas! Ĉu vi pensas, ke mi estas surda? Ĉar estas permesite al mi elekti libere, ĉu mi donu mian monon aŭ mian vivion, mi proponas mian vivon.

La situtacio de la bandito estis malesperiga.

— Se vi komedias, vi pentos tion. Mi kalkulos ĝis tri!..

— Vi estas instruisto pri matematiko, je mia honorvorto!.. Mi diris, ke vi povas ricevi mian vivon. Mi estas parazito, mi do ne havas monon por mia vivteno. Sed de kie mi prenu alian kvindek cendojn, se mi donos tion al vi?

Nun ni imagu rabiston. Ĉu li mortpafu iun, riskante elektroekzekutan seĝon por kvindek cedoj, aŭ li foriru senhonorigite post tiu mallonga interparolado.

— Mi atentigas vin lastfoje, kaj poste… — li denove komencis serioze.

— Ne donu al mi alternativojn! Vi konfidu la elekton al mi, nun bonvolu motrpafi min!.. — ĉar li ekkompatis la atakanton, senespere gestantan per sia pistolo, li daŭrigis milde: — Eligu el via kapo, estimata sinjoro vojrabisto, ke mi donu al vi eĉ unu cendon. Ne estas precedento pri tio, kredu min, karulo…



1 из 112