
— Mi atentigas vin la lastan fojon: se vi frenezetas, mi mortpafos vin senhezite!
— All right! Sed rapidu, ĉar mi ne havas tempon staradi ĉi tie!.. — kaj li kapblancis, poste kun neartigita kriĉado li ridegis. — Vi estas granda viktimo ĉe mi, sinjoro rabisto! Apenaŭ demoraliĝinta bandito! Tiulo ne mortigas homon por kvindek cendoj!.. Li ne faras tion malpli ol du dolaroj. La maljuna Wagner estis bona konanto de la homoj, well, my best gangster!..
En tiu momento, subite, kelkajn paŝojn malproksime de ili, aperis du promenantaj soldatoj.
Ili kaptos lin!
La vojrabisto enpoŝigis sian pistolon timiĝinte. La viktimo aŭtomate mallevis siajn altenlevitajn brakojn, turnis sin al la soldatoj kaj…
Kaj li diris nenion!
Krome nun brueto aŭdiĝis super ili! Du biciklantaj patrolantoj proksimiĝis parolante sur la kajo kaj la viktimo ne moviĝis. La soldatoj kaj la patrolantoj foriris. La rabisto denove elprenis sian revolveron fulmrapide kaj alkriis la viktimon:
— Eĉ ekmoviĝon ne, ĉar…
La alia ĉirkaŭrigardis timiĝinte, kaj preskaŭ plorante, tamen tre energie admonis lin:
— Ne kriegu, vi, ĉevalo! Vi venigos la policistojn ĉi tien!.. Mi ankoraŭ ne vidis tiel nervozan rabiston en mia vivo! Vi kapablas fari al mi la pelj grandajn malagrablaĵojn!
La bandito timiĝis.
Sankta Dio! Kio ĝi estas?!
La viktimo multe pli timas la ĝerdamojn, ol la bandito kun revolvero. Kiu estas tiu homo? Kia terura, delonge serĉata krimulo li estas?
— Levu la manojn!
La viktimo altenlevis siajn brakojn kolere.
— Diru, ĉu vi aranĝas gimnasitkan lernohoron ĉi tie?!.. Je mia honorvorto, mi ankoraŭ ne vidis tiaĵon! Ĝi estas via mano pri la manoj. Kaj trie: ne gestadu kostante per la pistolo, ĉar ĝi malŝargiĝos, kaj la policistoj revenos… Mi ni vidis ankorŭ tiel nervozan rabiston en mia vivo! — li lamentis malpacience kaj dume li singultis tiel laŭte, ke lia ŝiriĝinta cilindra ĉapelo sinkiĝis ĝis lia nazo.
