
Tiel li atingis la vojon, kondukantan el Oakland al San Francisko, estanta sur la kontraŭa flanko de la haveno, trans la seka doko. De tie sur malplenaj areoj, stublante atingis la taluson. Irante preter ĝi, li deflankiĝis singarde, en la nokta mallumo, sur pli sekuran kampon.
Nu nun!
La stumblanta homo poste tra la kampo denove revenis ŝanceliĝante al la taluso ĉe turniĝejo. Li iris preter enstaciaj preterpasaj trakoj. Nur akvokrano kaj kelkaj budoj estis videblaj, krome multaj malplenaj ŝarĝvagonoj staris en la ĉirkaŭaĵo.
Kia diablaĵo!
La maljunulo grimpis sur la taluson. Li levis la riglilon de vagono, staranta sur malpli proksima saktrako, li flankentiris la ŝovpordon kaj enŝteliĝis…
Trovite!
Jimmy la Ĝisorela kuris! Sekvinte la spurojn de sinjoro Wagner, li atingis la ŝarĝvagonon kaj proksimiĝis singarde… Estus bone atenti… Li elprenis sian poŝlampon kaj ĉirkaŭrigardis…
Li do loĝas kun la Kapitano en tiu rusta, eltrafikigita vagono. Nu, ek! Nun li aranĝos la konton… Li rapide flankenŝovis la pordon kaj ensaltis… Li tuj prilumis ĝian internon per la manlampo, ĉar la tranĉilo de Fred la Malpura estas rapid…
Kio ĝi estas?!
La interno de la vagono vakis!
Li saltis al la kontraŭa ŝovpordo… Damne! Wagner simple elŝaltis tra la transa flanko de la vagono, kaj oni riglis ĝin el ekstere!
Hop! Li returniĝis fulmrapide…
Malfrue! Akra grincado aŭdiĝis malantaŭ li, de kie li venis…
Kaj la pordo de la vagono frapfermiĝis! Estis bone aŭdebla, ke la riglilo falas.
Li estas kaptito!
— Alo, amiko strovaĉek!.. Ĉiu vagono havas du pordojn — kriĉis sinjoro Wagner el ekstere. — Vi devas brue frapadi longe, se vi enuos vin, ĉar tiu vagono nun havas malfruiĝon: ĝi ne ekveturis de kvin jaroj…
