Lia voĉo transiris al gurgulado, ĉar Jimmy la Ĝisorela skuis lin terure. Dume la juna rabisto rekonsciiĝis, sed li ne moviĝis pensante, ke Jimmy la Ĝiorela havas grandegan ferstangon, per kiu li batis lian vizaĝon. (La junulo sekvan tagon forveturis per ŝipo al Hindoĉinio, li komencis novan vivon kaj paŝis sur la vojon de honesteco. Estas multe por homo renkontiĝi kun sinjoro Wagner kaj Jimmy la Ĝisorala en tiu sama nokto.)

La fregat-ĉefleŭtenanto dentogrince pensadis, kion komenci kun sinjoro Wagner. Li dume ekdormis tutkorpe apogiĝinte al la premegantaj manoj. Kiam li estis denove forte skuita, li laŭte ekronkis kaj vekiĝis:

— Sankta Dio! Kioma horo estas?! — li kriis, kvazaŭ iam li havintus multe da laboro en sia vivo, kvazaŭ iam li estus malfruiĝinta de ie.

— Atentu min! Mi havigos al vi cent pundojn, se vi gvidos min al la Kapitano.

— Mi petegas, kredu min… Ne ekzistas tiom da mono, infano mia, kiom vi diras… Ĝi estas nur dek pundoj! Sed cetere my great man of the Malpura ne estas ĉe mi! Kredu min, strovaĉek! Ĉu mi kutimas mensogi?

— Jes!

— Certe ĝi estas tiel, kiel vi diras… Sed kial mi mensogus nun, se vi premegas mian kolon tiel kare… Unu amiko? Kun kiu mi jam estis ankaŭ en prizono! Du enloĝantoj!

Jimmy la Ĝisorela subite pensis ion. Estis idiotaĵo ektimigi la maljunan rabiston. Li nenion ekscios de li. Sed li sekvos lin sekrete, li sekvos lin de malproksime. Li deprenis siajn manojn de sur lia kolo kaj forte ekpuŝis lin de si.

— Se nun li ne estas ĉi tie, mi kaptos lin alian fojon! Sed tiam ne estos pardono!

Sinjoro Wagner iomete klinis sin galante, li ĝustigis siajn florojn kaj ekiris ŝanceliĝante en la mallumo. Subite li ekkris ĝoje, ĉar li surpaŝis sian ĉapelon kaj surmetis sian malnovan havaĵon. Poste zumkantante, post dek paŝoj ĝenerale tri-kvr metrojn glitante, tra montetoj kaj inter strateaĉoj ŝanceliĝis hejmen, kaj ŝajnis, ke li tute ne konjektas, ke Jimmy la Ĝisorela sekvas lin, kiel la ombro.



12 из 112