La Kapitano staris tie! Fred la Malpura estis la savinto!

Kaj Jimmy la Ĝisorela vidis sian sorton decidita. Se tiu homo savis lin, tiel li estas perdiĝinta homo! Tio sendubas…

— Mi aŭdis, ke vi serĉis min, infano mia… Certe vi havas ian aferon kun mi — li diris afable.

Diable!.. Kiel simple estis serĉi lin por puŝi la tranĉilon en lin. Kaj kiel povas okazi, ke nun li sidas tiel malcerte vid-al-vide al la mil-falta maljunulo, havanta ventotanitan haŭton. La etaj okuloj kun ruza brilo kian sorĉan forton aŭ prefere magian aŭtoritaton havas, ke la unuranga manipulanto de la tranĉilo, la fama interbatiĝanto, forta kiel Herkulo nun estas tiel malcerta? Li ekridetas iomete, poste li balbutas, fine li forigas ion embarasite per siaj du fingroj pedante de sur sia jako. Baldaŭ li tamen kolektas sian kuraĝon, se li jam ĵuris je l’ tero kaj ĉielo en ĉiu drinkejo, ke li ne vidu Ofelian Pepita, (onidire) sian fidelan edzinon, se li ne mortigos al Kapitanon.

— Nun temas pri tio — li pelis sin ĝisekscite per sia groba voĉo, — ke mi havas aranĝendan aferon kun vi!

— Ĉu?!.. Pri kio temus? — li demandis kaj paŝis al li subite.

Ia skrapeto, kvazaŭ dorno ektuŝus lin tra la ĉemizo, tiklis la ventron de la fregat-ĉefleŭtenanto.

— Atentu, Jimmy!.. — admonis lin la Kapitano kun milda flustro. — Estas mallume, kaj hazarde vi puŝiĝos al mia tranĉilo.

…Kiel li elprenis la tranĉilon, kiam li malfermis ĝin kaj kiel li premis tion al lia ventro kun tiel granda faksperto, ke ĝi ektuŝi, tamen ĝi ne penetris lin? Tio estis lia malnova kaj nesolvebla magiaĵo. Ĝi certas: centfoje povas esti iu Jimmy la Ĝisorela, se foje tranĉilpinto de Fred la Malpura ektuŝas lian ventron, tiam estus pli bone peti la lastan sanktoleadon, antaŭ ol ekmovi sian etfingron.



15 из 112