
— Kial vi minacas min per tranĉilo?… Ĉu iu batis vin? — li demandis multe pli grobe, sed sen eĉ unu moviĝo Jimmy la Ĝisorela.
– Ĉar mi aŭdis, ke vi serĉis min pro io, kaj interesus min la esenco de la afero.
— Kio?… Nu kaj, se mi serĉis vin? Mesaĝis al vi el Havajo la proprietulo de la restoracio al la Gaja Elverŝiĝanto, ke pasintjare vi forgesis vian tabaksaketon tie…
— Mi scias pri tio. Nu estas afable, ke vi serĉas min jam de unu jaro, foje en la kazino Katakombo de Singapuro, kiel oni rakontis, foje en la restoracio al la Fromaĝkapa Kalandrilo de Roterdamo, ĉar mi informiĝis ankaŭ pri tio… Ĉu estas inde fari tion pro tabaksaketo?
Jimmy la Ĝisorela preskaŭ eksplodis pro kolero, sed kion fari, kiam li staras ĉi tie, fiksite de la tranĉilpinto de la maljunulo, kaj li scias, ke la tranĉilo kiel firme sidas en la mano de la Kapitano, tute loze, kvere en lia mano, kaj la ekpuŝota klingo kuŝas senpere apud lia etendita dikfingro. Kaj kiel simple, facile, dum momento ĝi povas penetri iun, por ke Fred la Malpura poste viŝpurigu ĝin sur arbotrunko, kaj enpoŝigintge tion li forpromenu de sur la okazejo per sia indiferanta, kurbakrura irmaniero.
La fregat-ĉefleŭtenanto do estis krevonta, sed dume li staris tiel leĝere, tiel senmove, preskaŭ pie, kvazaŭ li vere nur pro la tabaksaketo serĉis tra la tuta mondo tiun malpli estimatan, sed tre respetindan, blankbarban homon.
— Krome vi diris tion, ke vi havas ion aranĝendan kun mi — interesiĝis la Kapitano milde. Mi ne scias, ĉu tio estas vera? Nu, vi povas doni al mi tion, kaj mi akceptos ĝin.
— Nun tio ne estas ĉe mi… mi kunhavis ĝin, kiam mi serĉis vin kaj…
La maljunulo lasis lin tie, li eksidis iom malproksime sur lignoblokon kaj enpoŝigis la tranĉilon.
— Jen vidu, Jimmi la Ĝisorela! — li diris enpensiĝinte, sed tre aplombe, post mallonga paŭzo. — Ĉio ĉi estas bela, kion vi rakontis, sed notu ĝin bone, kiu tre serĉas min, al tiu povas okazi, ke li hazarde trovos min. — Li parolis trankvile, ĉar Jimmy la Ĝisorela sciis, per kia nekontroleble rapida movo malaperis la tranĉilo, kaj samtiel rapide ĝi povas estis eltirita. — Vi scias bone, ke vi ĉiam estis mia malforta flanko… Promenadu trankvile, infano mia, tien-reen kun enpopŝigitaj manoj, vi havis ĉe vi revolveron kaj tranĉilon, tiujn mi ĵus ŝtelis de vi.
