
— En orodo. Se vi revenos kaj donos al mi la duonon de la kvindek mil dolaroj, tiam vi ricevos de mi la duonon de la kvindek pundoj. Kaj nun sufiĉe, iru en la inferon, dum mi havas bonan humoron.
Li diris, enpoŝigis siajn manojn, turniĝis kaj eĉ ne rerigardante sur la fregat-ĉefleŭtenanton, li ekiris ŝanceliĝante al la haveno…
Sepa ĉapitro
Jimmy la Ĝisorela promenis tra la haveno. Li rigardis nur preteratente la aron da ŝipoj. Eĉ en la plej granda haveno ne troviĝas pli ol tri ŝipoj, per kiu estus inde entrepreni ion.
La aliaj meritas senvaloraĵejon.
Tiuj belaj, du- kaj tri fumtubaj vaporŝipoj, en la basenoj de la grandaj navigaj asocioj, ne meritas atenton. Unuavice la ŝipo valoras nek la duonon, se oni ne konas ĝin „persone” de la kaldroneg-pordo ĝis la stajoj. Duavice tiuj novaj konstruaĵoj estas nur dandoj. Bele emajlite, kun brilantaj balustradoj kaj kun fort-lumaj, elektraj lampoj, sed kiam okazas pli granda tempesto sur la maro, dronas la tuta ŝipo, ke post horo eĉ rompitaĵo ne naĝas sur la akvosurfaco.
Li preteriras kun ĝuo kelkajn skunojn aŭ kuterojn, ornamitajn per buntaj veltoloj, havantaj flavan, ruĝan kaj nigran koloron.
Tio estas jam io!
Ekzemple videbliĝas tie la ŝipo Yankee-Doodle! Kaj apud ĝi Seehund. Per tiuj ŝipoj estas facile venki la maron eĉ tie, kie ĝi estas la plej danĝera. La pli junaj, kolorperdemaj, grandegaj velŝipoj havas minimume kvindek jarojn, kaj sur ilia riparo estas videbla iom da algluiĝintaj muskoj, reprezentante ĉiun maron de la mondo, aŭ kelkloke helaj makulegoj: la postsignoj de la riparoj post grandaj tempestoj. Plej ofte oni mem faras tion urĝe, ĉar ne ekzistas tia hurikano aŭ ciklono, pro kiuj ĝi endokiĝus post la difektiĝoj. Estas vere, ke tiuj ŝipoj estas konstruitaj el ligno yarrah de la bilĝo kaj supren. La maro ne agacas tian barkegon eĉ dum cent jaroj.
