Jimmy la Ĝisorala fariĝis fajroruĝa. Li tamen ne estas tiel granda hundo, kiel li pensis!

La admiralo ŝatintus rigardi malantaŭ la vizaĝon de la Kapitano per siaj okuloj. Sed tiu fiksrigardis lin trankvile. Anderson turnis sin al la konsulo.

— Se ni devas malhavi la servojn de la Kapitano, ni akceptas liajn konsilojn. — Kaj li paŝis al Jimmy la Ĝisorela. — Vizitu min morgaŭ antaŭtagmeze en la hotelo Waldorf Astoria. Mi havas ĉiujn rimedojn por organizi la ekspedicion. La asekura societo anoncis kvin mil dolaran premion por tiu, kiu donos certajn informojn pri la malaperintoj. Krome li povas kalkuli apartan premion de alta loko…

Jimmy la Ĝisorela preskaŭ gloriĝis en sia troventumita vanteco. Li do levis sian monoklon kun tenilo denove al sia okulo kaj kliniĝis profunde. Dume venis en lian kapon el sia reĝa periodo notita diro de sia iama kolego, publike konata laŭ la nomo Napoleono, kaj li ekparolis jene:

— Mi petas… kun fero kaj pano mi iros eĉ ĝis Ĉinio.

— Ne fanfaronu, Jimmy — mansigne silentigis lin la Kapitano, — ĉar vi kelkfoje iris ĝis Ĉinio kun peco da pano kaj eĉ sen fer(moner)o.

Per tio finiĝis la aŭdienco, la admiralo kaj la Kapitano manpremis.

— Se vi tamen pripensus, Fred…

La Kapitano diris malestime:

— Mi ekveturas jam nur ĉasi balenojn. Tiuj bestoj pli bonaj bestoj ol iuj homoj. Kaj precipe la pli utilaj. Mi havas nenian komunan, rilate ĉiuspecajn ulojn, kiuj nur suspektis min kaj estis sendankaj…

Kiam ili estis sur la strato, Jimmy la Ĝisorela diris kun sincera danko:

— Dankon, frato Fred… kaj nun transdonu al mi la kvindek pundojn.

— Vi, almozulo! Kiam vi meritis ricevi kvindek pundojn?… Ĉu eble vi volas riĉiĝi ekspluatante min? Ĉu ne sufiĉas al vi, ke mi havigis al vi kvindek mil dolarojn? Oni vere facile povas akiri ĝin.

— Vi promesis — li diris kolere, — ke la duonon de la mono…



29 из 112