
— He, Chang! — li kriis supren al iu barba martoso.
— Kion vi volas?
— Kiu uzebla ŝipo ankoraŭ troviĝas ĉi tie?
— La Kapitano mesaĝis al vi — rekriis la matroso, — ĉar li sciis, ke vi venos ĉi tien por gapaĉi. Li diris: Iru al la restoracio al la Trimasta Sodakvo. Hodiaŭ vespere la ŝipo Blinda Patro Via alvenos el la kvaranteno, ĉar la lazareto finiĝis. Manfred la Impertinenta ludonos ĝin!
Jimmy la Ĝisorela kuregis. La Kapitano tamen ne estas tiel fia diablo. La ŝipo de Manfred la Impertinenta minimume estas tiel bona, kiel Hountler. La ŝipo Blinda Patro Via ŝajnas ne pli granda ol helico, kaj ia supraĵulo kredus tion, ke ĝi devus esti plie en ia fatrasejo, ol navigi sur la maro, sed kiu persekutis du batalŝipojn sur la malnovega „pantoflo”, tiu scias, kiel opinii pri ĝi. Unuvorte oni menciis kun estimo en ĉiu haveno la dekmil tunaran vaporŝipon Blinda Patro Via, kiun posedis Manfred la Impertinenta.
Li jam ne trovis la barban, dikan, unuokulan kapitanon en la restoracio Trimasta Sodakvo. Kie li estas? La kelnero diris, ke infano venis por li, kaj oni urĝe invitis lin ien.
Damne!
Iu ankoraŭ anticioos lin! Li eliris kaj ĉirkaŭrigardis, kie serĉi Manfed-on.
Hop!..
Ĉirkaŭ dudek paŝojn malproksime, li staras antaŭ stango kaj rigardas ion sur la tero. Kiam li iris tien, evidentiĝis, ke sinjoro Wagner estas tiu. La Blubarbulo, pro sia sanstato, jam ne povis iri plu ol la stango, tial li venigis la Kapitanon. Jimmy la Ĝisorela kuregis kaj diris spiregante:
— Alo, Manfred! Kiom kostas la ŝipo Blinda Patro Via? Mi bezonus ĝin por fari ekspedicion.
— …Kara mia amiko strovaĉek. Mi bedaŭras, sed vi malfruis!.. Kia ĝojo! — ekzaltiĝis sinjoro Wagner, kaj li per kelkaj grimpaj man-movoj ekstaris ŝanceliĝante apud la stango. — Kiel vi opinias, ke mi luis la ŝipon de li?… La surdan… la lamantan, jes la ŝipon Lamanta Patro…
