— Vi malfruis, Jimmy! — kapjesis ankaŭ Manfred. — Tiu idioto vere luis la ŝipon por du monatoj.

La kapitano foriris, kaj Jimmy la Ĝisorela kolere elspiregis kaj rigardis sur sinjoron Wagner, kiu el sia sida pozicio leviĝis apud la stango, kvazaŭ grimpekzercante.

— Kial vi bezonas la ŝipon Blinda Patro Via?

— Ĉu vi demandas tion, friponeto? — kaj li kisis Jimmy la Ĝisorelan, poste kelkajn paŝojn malproksime li denove komencis pene leviĝi. Li tiris sian ĉapleon pli bone sur sian kapon tiel, ke ĝia randoŝiriĝis ĝis lia kolo, kaj nun ĝi pendis aparte, kiel ovala kadro de cejan-okula barbo-pentraĵo. — Mi ekveturos por serĉi miajn karajn amikojn. Mi sekvos Radzeer-on al la kabo Blount per la ŝipo Blinda Patrino Via!

Kaj li turniĝis tuj, sed post la unua paŝo li alkroĉiĝis al durada ĉaro, tirata de mulo, kiu preterveturante ekpuŝis lin, kaj li falis laŭ sia tuta longo sur la teron, kiel ia malnova lansako, sed li ridaĉis.

— Jen rigardu, tiu freneza mulo kiel rapidas… Vi, strovaĉek! Jen vidu, kia amiko via mi estas, mi akceptas vin, kiel partneron!.. Nu?! Ankaŭ vi povas kunperturi per tiu… ŝipo… kiu estas via iu malsana parenco…

Kolero de meleagro ekregis Jimmy la Ĝisorelan. Fred la Malpura, tiu inferido elpensis tion! Lisciis, ke taŭga ŝipo en Frisko ne estas krom la Blinda Patro Via, li do luis ĝin por senhaŭtigi lin, ĉar estis antaŭvideble, ke ĝi estas bezonata al la ekspedicio. Sinjoro Wagner estas nur rimedo en la afero.

— Kial vi enmiksiĝas en tion? Kiu komisiis vin per la esploro?!

— Kara amiko mia… — kaj li ŝanceliĝadis kun disetenditaj brakoj, plorante — mia freneza, granda koro kaj homamo deziras tiel!.. kaj malpermesi tion al mi ne eblas!.. Miaj karaj amikoj malaperis per la Blinda Patro Via, nun ili atendas, ke sinjoro Wagner iru por reveturigi ilin… Tial mi luis la surdan gepatron…



33 из 112