
— Diru simple al mi, vi, ĉarlatano, ke la Kapitano volas senhaŭtigi min, ĉar li scias, ke mi bezonas la ŝipon kaj ne estas alia. Kiom mi pagu, ke vi trasdonu ĝin?
— Ne diru tiel malbelan aferon! Ne ekzistas tiom da mono!.. Sed la Kapitano permesis tion, se vi pagos la tutan sumon de la luado, tiam vi povas kunveturi kun mi, kaj vi ricevos la duono de la kvindek-cen dolaroj… Mi petegas, ne diru, ke mil! — li diris kunmetinte siajn manojn. — Vi ĉiuj estas frenezaj, kun la Kapitano… Tiu konsulo anticipe trinkis ion, kaj lia lango stumblis… Kvindek mil dolaroj ne ekzistas, nek kvardek mil…
Kial detali? Jimmy la Ĝisorala, malgraŭ la solene ebriaj vortoj de sinjoro Wagner, komprenis tion, kion li diris. Tiu Kapitano estas eĉ pli artifika, ol li pensis tion, ĉar li volas akiri ankaŭ la duonon de la premio. (Li estas la sola homo, kies monon sinjoro Wagner ne kuraĝas elspezi.) Kaj Fred volas, ke li pagu ankaŭ la luprezon. Ĉar li scias bone, ke admiralo Andersen provizas lin abundo per la necesaj rimedoj. La maljuna pritao almenaŭ kunveturus kun ili, havanta tiel multe da saĝo. Sed la satano ekvojos per la ŝipo Hountler por ĉasi balenojn.
Kial ne pereigas iu tempesto tiun frotitan kaj poluritan, ŝtonkoran kanajlon?
Ili reiris en duopo al la Trimasta Sodakvo, kie Jimmy la Ĝisorela unua vice mendis sitelon da akvo kaj kelkfoje premis al kapon de sinjoro Wagner en ĝin.
Poste ili interkonsentis mallonge.
Kion li povintus fari? Eĉ se estus taŭga ŝipo en la haveno, li ne tolerus, ke ankaŭ alia ekspedicio serĉu la malaperintojn. Ne malgrava ludo okazas en la fono. Pri kiu Jimmy la Ĝisorela sciis. Li devas estis tre singardema! Kiam Jimmy la Ĝisorela fine volis ekiri, Wagner postkantis lin:
— Haltu, strovaĉek kolombo mia… Vi estas granda friponeto, kiun estimas ĉiu… Tial mi diras al vi, rapidu al la restoracio Tri Ruĝaj Korktiriloj.
— Kial mi iru en la Korkotirilon?
