Stanisław Lem. La robotfabeloj

El pola tradukis Jerzy Wałaszek


TRI ELEKTROHEROOJ

Vivis unufoje certa grandkonstruanto kaj eltrovanto, kiu senĉese elpensadis eksterordinarajn maŝinojn kaj kreadis la plej strangajn aparatojn. Iam li konstruis la maŝinon-pecetulon, kiu kantis belege kaj li nomis ĝin birdaĉo. Li kutimis sinsubskribi per la brava koro kaj ĉiu atomo de li kreita portis tiun ĉi signon, kaj poste miregadis la scienculoj trovante en la atomaj spektroj la briletantajn koretojn. Li konstruadis multajn utilajn maŝinojn, la grandajn kaj malgrandajn, ĝis fine li ekhavis koncepton kunligi en unuo morton kaj vivon kaj tiamaniere atingi la maleblecon. Li decidis konstrui inteligentajn estaĵojn el akvo, sed ne per tiu ĉi manieraĉo, pri kiu vi tuj ekpensos. Ne, la penso pri la molaj kaj malsekaj korpoj estis por li tute fremda, li malamegis ĝin same kiel ĉiuj el ni. Li intencis konstrui el akvo la estaĵojn vere belajn kaj saĝajn, sekve do kristalajn. Pro tio li elektis la planedon tre distancan de ĉiuj sunoj, el ĝia glaciiĝinta oceano li ekrompis glaciajn montojn kaj el ili, kiel el la kristalo, li ektranĉis Krionidojn. Ili estis tiel nomitaj, ĉar nur en terura malvarmego kaj en sensuna vakuo ili povis vivi. En mallonga tempo ili enurbiĝis kaj konstruis glaciajn palacojn, kaj ĉar ĉiu varmo por ili minacis morton, ili kaptadis en transparentaj potegoj la polarajn aŭrorojn, per kiuj ili lumigis siajn loĝejojn. Kiu ju pli riĉa inter ili estis, des pli multe da polaraj aŭroroj li posedis — la citronkolorajn kaj arĝentajn, kaj ili vivis feliĉe, kaj ĉar ili amegis ne nur lumon, sed ankaŭ multekostajn juvelojn, ili estis konataj de siaj juvelojn. Kaj iliaj juveloj estis de malvarmegiĝintaj gasoj eltranĉitaj kaj glatigitaj. Por Krionidoj ili kolorigis la eternan nokton, en kiu, kiel malliberigitaj fantomoj, bruladis graciaj polaraj aŭroroj, similaj al la sorĉigitaj nubularoj fermitaj en la kristalkestoj.



1 из 53