
La fato de la Bronzulo ne ektimigis la aliajn bravulojn. Sekve alflugis la Feroheroo, antaŭe ebriiĝinte per la fluida heliumo ĝis estis aŭdata la bobelado en lia fera interno, kaj la prujno aperanta sur lia kiraso similigis lin al la neĝhomo. Sed glisante la planedan supraĵon li varmiĝis per la atmosfera frotado, la fluida heliumo elvaporiĝis el li kun fajfado, kaj li mem, lumante ruĝe, sur la glaciajn rokojn falis, kiuj tuj malfermiĝis. Li elkaviĝis, elŝprucante la vaporon, simila al la bolanta gejsero, sed ĉio, kion li tuŝis, fulme ŝanĝiĝis en la blanka nubo, el kiu falis la neĝo. Do li eksidis kaj atendis ĝis li malvarmiĝos, kaj kiam jam la neĝaj steletoj ĉesis fandiĝi sur liaj kirasaj epoletoj, li volis ekstari kaj iri la batalon, sed la lubrikaĵo solidiĝis en liaj artikoj kaj li ne povis rektigi eĉ sian dorson. Ĝis hodiaŭ li taimaniere sidas kaj la falanta neĝo formis sur li blankan monton, el kiu nur la klingo de lia helmo elstaras. Oni nomas tiun ĉi monton la "Fera", kaj en ĝiaj orbitoj briletas la frostiĝita rigardo.
Sciiĝis pri la fato de antaŭuloj la tria elektroheroo, la Kvarculo, kiun dumtage oni ne povis vidi alie nur per la polurita lenso, kaj dumnokte nur per la reflekto de steloj. Li ne timis, nek ke la oleo en siaj membroj eksolidiĝos, ĉar li ĝin ne posedis, kaj nek ke la glacio kreviĝos sub liaj piedoj, ĉar li povis malvarmiĝi laŭvole.
