Per la unua li traktis stelan sferon kaj ĝi tuj fariĝis ruĝan grandegulon, sed la nebularo ne eklumiĝis plue pro tio. Do li pikis la stelon per la dua radio ĝis ĝi blankiĝis. Li ordonis al sia lernanto: — Gardu ĝin bone! — kaj li forflugis por bruligadi aliajn stelojn. La lernanto atendis du milojn da jaroj, sed la inĝeniero ne estis revenanta. Tial la atentado lin enuigis. Li intensigis la stelon kaj ĝi turnis el la blanka al la lazura. Tio ĉi ekplaĉis al li kaj li tuj ekpensis, ke jam li ĉion scipovas. Li volis plue intensigi la stelon, sed ĉe tiu ĉi agado li brulvundiĝis. Do li prenis en manoj kaj malfermis la skatoleton, kiun lasis al li la Kosmogoniisto, sed interne estis nenio, eĉ tro multe da nenio; li enrigardadis la skatoleton ne povante ekvidi ĝian fundon. Tiam li divenis, ke ĝia enhavo sendube estas la malvidebla radio. Li volis piketi la stelon per ĝi, sed li ne sciis kiel. Do li prenis la skatoleton kaj enĵetis ĝin tutan en la fajro. En tiu ĉi momento ĉiuj nuboj de Andromedo plilumiĝis, kvazaŭ samtempe cent miloj da steloj kune eklumis kaj en la tuta nebularo fariĝis taghelege. Ekĝojiĝis la lernanto, sed tre mallonga estis lia ĝojo, ĉar la stelo fine kreviĝis. Pro tiu ĉi afero revenis la Kosmogoniisto, vidante la malutilon kaj volante nenion perdi, li komencis kaptadi la flamojn kaj turnadi ilin en planedoj. La unuan li kreis kiel gasa, la duan kiel karba, kaj por la tria restis al li nur la plej pezaj metaloj, do li formis el ili la aktinian globon. La Kosmogoniisto premis ĝin kaj movigis ke ĝi flugu en spaco kaj ekdiris al si: — En cent milionoj da jaroj mi revenos kaj vidos tiam, kio rezultos el ĉi tio. — Kaj li forflugis por serĉi sian lernanton, kiu pro timo rapide malaperis.

Kaj sur la planedo, nomita Aktinurio, naskiĝis granda stato de Palatinidoj. Ili ĉiuj estis tiel pezaj, ke nur sur Aktinurio ili povis movi, ĉar sur aliaj planedoj grundo krevadis sub iliaj piedoj, kaj kiam ili kriis, la sono faligis montojn.



7 из 53