
— Ĝi estas tute simpla afero — respondis la saĝulo. — Du fingroj signifis, ke ni du estas, mi kaj li. Unu fingro, ke en momento mi mem nur restos. Poste mi montris al li la cirklon por signifi, ke ĉirkaŭ li malfermos la glacio kaj la nigra abismo de oceano absorbos lin por eterneco. Li ne povis kompreni la unuan, duan kaj same la trian signon.
— Granda saĝulo! — ekkriis miriĝintaj Krionidoj. — Kiel vi povis montri tiajn signojn al la terura kontraŭulo?! Pripensu, sinjoro, se li vin komprenus kaj ĉesus miri?! Ja li ne ekvarmiĝus per sia pripenso kaj ne ekfalus en la senfundan abismon…
— Tion mi tute ne timis — diris kun la malvarma rideto Barion la Glacibuŝo — ĉar mi antaŭsciis, ke li nenion estis komprenonta. Se li estus iomete saĝeta, li ne alvenus al ni. Ĉar kion povas profiti la estaĵo vivanta subsune je la gazaj juveloj kaj arĝentaj steloj de glacio?
Kaj siavice ili ekmiris je la saĝeco de la saĝulo kaj disiris, trankviligitaj, al siaj hejmoj, kie ilin atendis la plezura frosto. De tiu ĉi tempo jam neniu provis invadi la Krionujon, ĉar mankis la malsaĝuloj en la tuta Kosmoso, kvankam oni diras, ke estas multe da ili, nur ili la vojon ne scias.
URANIAJ ORELOJ
Unufoje vivis certa inĝeniero-kosmogoniisto, kiu pliheligadis stelojn por akiri venkon kontraŭ la malheleco. Trafis, ke li alvenis la nebularon de Andromedo kiam ĝi ankoraŭ estis plena da nigraj nuboj. Tuj li faris grandan kirlon, kaj postkiam ĝi komencis turniĝi, la Kosmogoniisto prenis en manoj siajn radiojn. Tri da ili li posedis: la ruĝan, la violkoloran kaj la malvideblan.
