Arthur Conan Doyle. La ses Napoleonoj


ORIGINALA TITOLO: THE SIX NAPOLEONS

desegnaĵoj de Sidney Paget

el la angla tradukis Darold Booton


Estis ne tre rimarkinde, ke s-ro Lestrado de Skotlandjardo vizitas vespere kaj liajn vizitadojn bonvenis Ŝerloko Holmso, ĉar tio ebligis al li koni ĉiujn aferojn ĉe la polica stabejo. Kontraŭ la novaĵoj alportitaj de Lestrado, Holmso emas atente aŭskulti la detalojn pri ĉiu kazo partoprenata de la detektivo, kaj li povis fojfoje sen iu ajn sintrudo, doni aludon aŭ sugeston eltiritajn de siaj propraj vastaj scio kaj sperto.

Ĉi tiun vesperon, Lestrado parolis pri la vetero kaj la ĵurnaloj. Tiam li eksilentis, penseme fumante sian cigaron. Holmso akre rigardis lin.

“Ĉu iu rimarkinda ĉemane?” li demandis.

“Ho, ne, s-ro Holmso – nenio tre aparta.”

“Do, diru al mi pri ĝi.”

Lestrado ridis.

“Nu, s-ro Holmso, oni ne povas nei ke io kaptis mian atenton. Sed tamen estas tia absurda afero, ke mi hezitas ĝeni vin per ĝi. Aliflanke, kvankam ĝi estas bagatela, ĝi estas sendube stranga, kaj mi scias, ke al vi plaĉas ĉiuj nekutimaĵoj. Sed laŭ mi tio apartenas pli al d-ro Vatsono ol al ni.”

“Ĉu malsano?” diris mi.

“Frenezeco, ĉiuokaze. Kaj ja stranga frenezeco. Oni ne opinias, ke nuntempe vivas iu ajn, kiu tiom malamas Napoleonon I, ke tiu rompas ĉiujn figurojn pri li.”

Holmso sinkis en sian seĝon.

“Tio ne estas mia afero.” li diris.

“Precize. Tion mi diris. Sed tamen, kiam viro priŝtelis por rompi figurojn, kiujn ne apartenas al li, tiam la afero estas fortirita de la kuracisto al la policisto.”

Holmso denove rekte sidis.

“Domŝtelado! Pli interese. Sciigu min pri la detaloj.”

Lestrado, alprenante sian oficialan notlibron, rememorigis sin mem.

“Oni raportis la unuan kazon antaŭ kvar tagoj,” li diris.



1 из 20