“Ĉe la butiko de Morso Hudsono, kiu vendas bildojn kaj statuojn en la Keningtona Vojo. La komizo forlasis la vendoĉambron de la butiko dummomente kiam li aŭdis bruegon, kaj rapidante li trovis fragmente rompitan skulptaĵon pri Napoleono el Pariza gipso, kiu estis inter kelkaj aliaj artaĵoj sur la vendotablo. Li hastis en la vojon, sed, kvankam kelkaj pasantoj rimarkis viron elirantan la butikon, li nek povis vidi iun ajn nek povis iun rimedon eltrovi por identigi la kanajlon. Ŝajne estis unu el la huliganaj sensencaĵoj, kiuj okazas de tempo al tempo, kaj oni raportis tian al la deĵoranta konstablo. La gipsaĵo ne valoris pli ol kelkaj ŝilingoj, kaj la afero ŝajnis tute infaneca por aparta enketo.

“La dua kazo tamen estas pli grava, kaj ankaŭ pli unika. Ĝi okazis lastan nokton.

“Ĉe la Keningtona Vojo, kaj ene de kelkaj metroj de la butiko de Morso Hudsono, loĝas iu d-ro Barnikoto, bone konata kuracisto, kiu havas unu el la plej ampleksaj klientaroj je la suda flanko de la Tamizo. Liaj loĝejo kaj ĉefa kirurgejo estas ĉe Keningtona Vojo, sed li havas filian kirurgejon kaj medikamentan disdonejon ĉe Plimalalta Brikstona Vojo, tri kilometrojn for. Tiu ĉi d-ro Barnikoto estas entuziasmulo pri Napoleono, kaj lian domon oni plenigas per libroj, bildoj kaj relikvoj pri la franca imperiisto. Antaŭ ne tre longe li aĉetis de Morso Hudsono du Parizajn gipsaĵojn pri la konata kapo de Napoleono fare de la franca skulptisto, Devino. Li metis unu en la halo de sia domo en Keningtona Vojo, kaj la alian sur la kamenbreto de la kirurgejo ĉe Plimalalta Brikstono. Nu, kiam d-ro Barnikoto malsupreniris ĉi-matenon, li estis surprizita trovi ke oni prirabis sian domon dumnokte, sed nenion oni forŝtelis krom la gipsan kapon el la halo. Oni forportis ĝin kaj rompis kontraŭ la ĝardena muro, kie oni trovis la fragmentojn.

Holmso kunfrotis la manojn.



2 из 20