
“Ĉu en la itala kvartalo?”
“Ne, mi opinias ke en Ĉisviko ni plej probable trovos lin. Se vi kuniros Ĉisviken ĉi-nokton, Lestrado, mi promesas iri al la itala kvartalo morgaŭ, kaj la prokrasto difektis nenion. Kaj nun mi opinias ke ni ĉiuj devas dormi dum kelka tempo, ĉar mi proponas ke ni ne foriru ĝis la dekunua. Vi vespermanĝos ĉe ni, Lestrado, kaj tiam vi bonvole dormu sursofe ĝis nia foriro. Dumtempe, Vatsono, plaĉas al mi, ke vi voku ekspresan mesaĝiston, ĉar mi devas sendi gravan leteron tuj.”
Holmso pasis la vesperon serĉfosante inter la arkivoj de la malnovaj tagĵurnaloj, kiuj plenŝtopigis nian staploĉambro. Kaj fine, kiam li malsupreniris, liaj okuloj montris triumfon, sed li diris nenion pri lia esploro. Miaflanke, mi sekvis la metodojn per kiuj li spuris la diversajn disvolviĝojn de la kazo, kaj, kvankam mi ne jam komprenis la celon, kiun ni atingos, mi bone komprenis, ke Holmso anticipas, ke tiu ĉi groteska krimulo penos rilate al la du ceteraj statuoj, unu el ili, mi memoris, estis en Ĉisviko. Sendube ni celas kapti lin dum ŝtelado, kaj mi ne povas ne admiri la ruzon faritan de Holmso kiam li enmetis malĝustan spuron en la vesperan ĵurnalon, por pensigi la ulon ke li povas senpune daŭrigi sian komploton. Mi ne estis surprizita kiam Holmso proponis, ke mi devas porti mian revolveron. Li mem ŝargis sian preferatan pafilon.
Kaleŝo estis ĉe pordo je la dekunua, per kiu ni veturis al loko aliaflanke de la Hamersmito-Ponto. Tie al la koĉero oni ordonis atendi. Post mallonga marŝo ni atingis izolitan vojon flankigitan per plaĉaj domoj, ĉiu en la propra bieno. Perlume de la stratlampo ni povas legi “Leburnuma Vilao” sur pordofosto. La enloĝantoj verŝajne jam enlitiĝis, ĉar la domo estis sen lumo krom el fenestro super la hala pordo, kiu briligis solan nebuligan lumcirklon sur la ĝardenan padon. La ligna barilo kiu disapartigis la bienon de la vojo ĵetis densan nigran ombron sur la internan flankon, kaj tie ni kaŭre gvatis.
