
Arthur Conan Doyle. La vaka domo
LA VAKA DOMO
de kavaliro Arthur Conan Doyle
[ORIGINALA TITOLO: THE EMPTY HOUSE]
desegnaĵoj de Sidney Pagetel la angla tradukis Darold Booton
Estis dum la printempo de la jaro 1894, kiam la tuta Londono interesiĝis kaj la laŭmodaro konsterniĝis pro la murdo de la honorinda Oni povas imagi ke mia intima kuneco kun Ŝerloko Holmso jam interesigis min profunde pri la krimo, kaj ke post lia malapero mi ĉiam zorge legis pri la variaj problemoj kiuj venis antaŭ la publiko. Kaj pli ol unufoje por kontentigi min mem, mi eĉ provis uzi liajn metodojn por tiajn problemojn solvi, kvankam ne tre sukcese. Tamen neniu atentigis min kiel la tragedio de Ronaldo Adero. Dum mi legis la verdikton de la mort-enketo, t.e. verdikto de intensa mortigo kontraŭ nekonato aŭ nekonatoj, mi konsciis pli klare ol antaŭe kiom mankas al la komunumo pro la morto de Ŝerloko Holmso. Estis punktoj pri tiu stranga afero, kiuj, mi certis, aparte allogus lin, kaj la penadon de la polico li suplementus aŭ pli probable anticipus per la sperta observpovo kaj la vigla menso de la unuaranga krim-detektiva agento en Eŭropo. La tutan tagon dum mi vizitis klientojn, mi pripensis la kazon kaj trovis neniun klarigon, kiu ŝajnis adekvata. Je risko ke mi enuigas la leganton, mi denove rilatas la faktojn kiel oni sciigis la publikon ĉe fino de la mort-enketo. La honorinda Ronaldo Adero estis la dua filo de la grafo de Majnuto, kiu estis tiutempe guberniestro de unu al la Aŭstraliaj kolonioj. Ronaldo Adero ŝatis kartoludon – li daŭre ludis, sed neniam kontraŭ vetaĵo tro peza por li. Li membriĝis en la kartokluboj Baldvino, Je la krimonokto li hejmen iris de la klubo je la deka precize. La patrino kaj fratino alie vizitis parencon. La servistino atestis ke ŝi aŭdis lin eniri la frontan ĉambron en la dua etaĝo, kiu li kutime uzis kiel salono. 