
Detala kontrol-esploro de la ĉirkaŭaĵoj nur montris ke la kazo estis eĉ pli kompleksa. Antaŭ ĉio ŝajne estis nenia kialo ke la junulo devis ŝlosi la pordon de interne. Eble tion faris la mortiganto kaj poste eskapis per la fenestro. La tero estis preskaŭ sep metrojn sube, tamen estis bedo de krokusoj florantaj tie. Nek la floroj nek la grundo montris spuron – nek estis spuro sur la mallarĝa gazono inter la domo kaj la vojo. Verŝajne do la junulo mem ŝlosis la pordon. Sed kiel li mortis? Neniu povis supren grimpi sen spuro. Supozu ke iu pafis tra la fenestro, tiu devus esti tre rimarkinda paflertulo, kiu povas trudi letalan vundon per revolvero. Aldone Parkstrateto estas homplena ĉefvojo; estis kabohaltejo nek pli ol cent metrojn for de la domo. Neniu aŭdis pafon. Kaj tamen estis mortigito, kaj estis revolvera pafaĵo, kiu eksplodis kiel mole pentigita kuglo, kiu kaŭzas tujan mortvundon. Jen la cirkonstancoj de la Parkstrateta Enigmo, kiun oni plu komplikis pro tio ke estis neniu motivo, ĉar, kiel mi jam diris, juna Adero havis neniun malamikon, kaj oni ne penis formovi la monon aŭ valoraĵojn el la ĉambro.
Dum la tuta tago mi pripensadis ĉi tiujn faktojn, kaj penis elpensi teorion, kiu povis klarigi ĉiujn kaj trovi la linion de la plej malgranda rezistemo, kiu laŭ mia kompatinda amiko estas la komencpunkto de ĉiu enketo.
