
“La ombro jam moviĝas!” mi kriis.
Estis ja ne duonprofile, sed la dorso estis turnita en nia direkto.
La trijara foresto certe ne glatigis la malmildecon de lia temperamento aŭ de lia senpaciencon rilate al la malpli vigla intelekto.
“Kompreneble ĝi moviĝis,” diris li, “Ĉu mi estas tia farseca fuŝulo, Vatsono, ke mi starigus evidentan pupon, kaj esperas ke la plej ruzajn ulojn en Eŭropo tio trompus? Ni estas en ĉi tiu ĉambro du horojn, kaj s-ino Hudsono jam ŝanĝas la figuron okfoje aŭ unufoje ĉiun duonhoron. Ŝi ŝanĝis de la fronto, tiel ke ŝian ombron oni ne vidas. Ha!” li anhelis akre. En la duonhela lumo mi vidis ke li ĵetis la kapon antaŭen, li iĝis rigide atenta. Ekstere en la strato estis tute senhoma. Eble tiu du viroj ankoraŭ kaŭris en la pordokadro, sed mi ne povis vidi ilin. Ĉio estis silenta kaj malluma krom tiu briliga flava ekrano kiu nigre konturigis antaŭ ni. Denove en la tuta silento mi aŭdis tiu mallaŭtan siblan noton, kiu signifis la intensan subpremitan eksciton. Tuj poste li tiris min en la plej malluman angulon de la ĉambro, kaj mi sentis lian avertantan manon sur miaj lipoj. La fingroj, kiuj kroĉis min, tremetis. Neniam mi sciis mian amikon tion ekscitan, kaj tamen la malluma strato ankoraŭ etendis senmove kaj solece antaŭ ni.
Sed subite mi konsciis pri tiu, kiun liaj pli akraj sensoj jam distingis. Mallaŭta ŝteleca sono venis en la orelojn, ne de la direkto de la strato sed de la malantaŭo de la domo mem en kiu ni kaŝis nin.
