“Sed kial?”

“Pro tio ke, mia kara Vatsono, mi havas gravan kialon deziri ke iuj opiniu ke mi estas tie kiam mi estas alie.”

“Kaj ĉu vi opinias ke oni gvatis la ĉambron?”

“Mi ja sciis ke oni gvatis.”

“Kiu gvatis?”

“Miaj malnovaj malamikoj, Vatsono. La ĉarma societo kies ĉefo kuŝas en la Kaskado Rajkenbako. Vi devas memori ke ili solaj sciis ke mi ankoraŭ vivas. Pli-malpli baldaŭ ili opiniis ke mi devas reveni al miaj ĉambroj. Ili daŭre gvatis kaj ĉimatenon ili vidis min alveni.”

“Kial vi scias?”

“Ĉar mi rekonis la gardiston, kiam mi ekrigardis el mia fenestro. Li estas sufiĉe sendanĝera ulo, nomita Parkero, laŭ metio ŝnurstrangulisto, kaj rimarkinde lerta zumfera ludanto, mi ne zorgis pri li. Sed mi multe zorgis pri la multe pli timiga homo kiun li reprezentas, la koramiko de Moriarto, la viro kiu faligis ŝtonojn super la klifo, la pli ruza kaj pli danĝera krimulo en Londono. Tiu estas la viro kiu ŝtelĉasas min ĉi-nokton, Vatsono, kaj tiu estas la viro kiu tute ne konscias ke ni ŝtelĉasis lin.”

Laŭgrade mia amiko rivelis sian planon. De tiu ĉi konvena gvatejo, la gvatantojn oni gvatos kaj la ŝtelĉasantojn oni ŝtelĉasos. La angula ombro tie for estis la logaĵo, kaj ni la ĉasontoj. Silente ni staris kune en la mallumo kaj observis la rapidantajn figurojn, kiuj ree pasis antaŭ ni. Holmso estis silenta kaj senmova, sed mi sciis ke li estas vigle atenta kaj ke li fiksis la okulojn sur la amasoj de pretepasantoj. Estis malmilda kaj ŝtorma nokto. La vento akre fajfis laŭ la longa strato. Multaj homoj movis tien kaj reen. La plejmulto el ili volviĝis per mantelo kaj skarpo, unu-dufoje ŝajnis al mi ke mi vidis la saman figuron, kaj mi aparte rimarkis du virojn, kiuj ŝajne ŝirmigis sin de la vento en la pordokadro de domo iom for laŭ la strato. Mi penis atentigi mian kunulon pri tiuj, sed li kriis iomete senpacience kaj daŭris fiksrigardi en la straton.



11 из 19