Stanisław Lem. Luna nokto

El pola tradukis Valentin Melnikow

La eventoj okazas en luna stacio, loĝata de du homoj, doktoro Mills kaj doktoro Blopp. Ili longe troviĝas sur Luno kaj atendas anstataŭantojn, kiuj devas veni post ilia lasta luna nokto. Ambaŭ okupiĝas pri enujigo de ŝtonoj uzotaj kiel geologiaj specimenoj. Sonfonas tre malforta resonado de ĉirkaŭanta aparataro: jen zumoj de elektronikaĵoj, jen mallaŭtaj ŝmacoj de klapo. Aparte aŭdeblas melodiado de radioportanta ondo, konstante kuniganta la lunan stacion kun fluga centro en Houston. Ambaŭ stacianoj klopodas, sed ne tre brue: akurate metas ŝtonojn, do ne frapas per ili.


Blopp: Kion vi donas al mi? Tio ree estas breĉio

Mills: Ne. Mi nombris 118 specimenojn, averaĝa maso 400 gramoj, kune kun la kesto proksimume 70 kilogramoj. Konsentu. Ĉu ne?

Blopp: 70 kilogramoj ĉi tie, sed sur Tero tio pezos sesoble pli. De kie aperis tiu diabazo? Mi metos ĝin en tiun keston.

Mills: Ĝi ne fermiĝos.

Blopp: (aŭdeblas klako) Jam fermiĝis. La ŝtono estas el tiu lasta ercejo. Vi tie rompis borilon — ĉu memoras?

Mills: La lasta ŝtono kaj la lasta boro. Pfu, kiel tiu luna polvo ĉien penetras!

Blopp: Mi ŝaltos ventolilon. (aŭdeblas kvieta bruo de eltirventolilo). Kiom da akvo al ni restis?

Mills: Ĉu vi volas trinki? Prenu kokakolon. Estas en fridujo.

Blopp: Mi ne volas trinki. Mi volas min bani.

Mills: Mi nur duŝos min, kaj banos jam hejme. Post tricent ok… Ne, post tricent dek ok horoj. Kaj kiam oni elakvigos nin, mi ekdeziros bieron. Nenion mi tiel deziras, kiel bieron. Kial ĉi tie ne eblas trinki bieron?

Blopp: Ĉar Houston estas la lasta loko en la mondo, kie ankoraŭ regas purisma etiko. Eĉ malfortaj alkoholaĵoj malutile influas homan menson.

Mills: Ĉesu. Pli bone ŝaltu radion. Post minuto ni havos parolon kun Houston. Tiu estas jam la lasta. (efektas plifortiĝo de radioportanta ondo. Aperas malproksima voĉo).



1 из 22