
Voĉo: Ha lo. Estas Houston. Parolas Houston. Ĉu vi min aŭdas, knaboj? Akcepto.
Mills: Estas Mills de Luno. Bonan (komencas terni) vesperon! Diablo prenu! (ternas)
Voĉo: Ĉu vi ternas, Mills? Ĉu vi malvarmumis? Tuj mi disponigos al vi doktoron Frigard. Hej, Tom, venu ĉi tien. Mi anoncas nazkataron sur Luno.
Mills: (interrompas lin). Mi tute ne malvarmumis. Tio estis nur pro polvo. La specimenoj. Ni finpakigis la ujojn. Luno plejparte konsistas el polvo kaj rubo, ĉu vi ne scias?
Voĉo: Bonorde. Ni havas ankoraŭ dek minutojn. La libracio
Mills: Ĉu novaĵoj? Indeblas aŭskulti, se ili estas bonaj.
Voĉo: (ridante). Jen kia vi estas! Mi tuj ŝaltos por vi la informojn. Kaj je tri minutoj antaŭ la fado ni lastan fojon interparolos. Ĉu bone? Akcepto.
Mills: Bone. Eble Blopp deziras ion komuniki.
Blopp: Ne, ĉe mi ĉio bonordas. Dankon.
Voĉo: Mi aŭdigas por vi la bendon. (aŭdiĝas lanĉita bendo en Houston).
Radioparolisto: Parolas Washington. Ni transdonas koncizigon de lastaj informoj. New York: La alarmo anoncita kaŭze de anonima telefondiro, ke en la staplo Grand Terminal Central troviĝas atombombo kun horloĝa prajmo, finiĝis, bonŝance, hodiaŭ posttagmeze. Polico trovis la bombon, kiu ne eksplodis. Ekspertoj asertas, ke teroristojn oni trompis, vendinte al ili nerafinitan izotopon de uranio. Dum paniko sur elurbaj aŭtovojoj pereis dek tri homoj. Tridek sep estas vunditaj. Lima: La situacio en Lima komplikiĝis. Generalo Diaz ne uzurpis potencon post la puĉo, kiel ni komunikis antaŭe. La potencon je lia nomo puĉakiris insurgentoj
Voĉo: Ha lo, parolas Houston, estas denove mi. Restis ankoraŭ kelkaj konfliktoj kaj streĉoj en diversaj partoj de la mondo. Ni havas je dispono kvar minutojn. Ĉu vi deziras plu aŭskulti novaĵojn, knaboj, ĉu prefere ni konversacioj? Akcepto.
