Mills: Aŭskutu — al vi io ŝajnis. Eble estis iu hazarda susuro, sed mi ĝin ne rimarkis. Mi petas, ke vi ĉesu paroli al mi tiamaniere. Mi vin konas ne de hodiaŭ. Vi estas impulsiva, sed sendepende de tio, kiel finiĝos tiu ĉi historio, mi turnas min al la bona flanko de via naturo. Haltu. Estus hide, se ĉi tie okazus io… kontraŭa al nia solidareco.

Blopp: Al kio vi aspiras? Ĉiu el ni havas bonan kaj malbonan flankon de sia naturo. Ankaŭ vi ne estas sankta.

Mills: Sed mi tute ne asertas tion. Mi simple deziras proponi, ke ni kondutu tiel, kiel postulas la situacio. Konsenteme kaj racie.

Blopp: Do ĉu vi ŝanĝis vian opinion?

Mills: Mi ne komprenas.

Blopp: Ĉu vi volas lotumi?

Mills: Ne. Kaj mi petas, ke vi ĉesu pri tio paroli.

Blopp: Ne deflankiĝu. Mi demandis, ĉar vi mem diris, ke ni devas konduti racie…

Mills: Kaj konsenteme! Vi ne sukcesos perversi eĉ unu vorton! Ni havas atestanton, jen! (frapas la vitran kovrilon de la magnetofono).

Blopp: Vane vi tiel ekscitiĝas. Ĉu pro unu vorto?.. Pardonu, se mi malbone tion komprenis. Nun mi diras: ni ekkuŝu. Se vi al mi ne fidas, kuŝiĝu en tiu flanko, tiamaniere vi povos min vidi… malgraŭ ke de mia flanko al vi certe nenio minacas! Kio al vi estas? Vi estas alterne ruĝa kaj blanka… ĉu vi deziras trinki akvon? Viaj manoj tremas — atentu, vi ellasos la glason! (sono de falinta kaj frakasata glaso).

Mills: Fripono! Estas vi, kiu disbatis la glason!

Blopp: Kiamaniere? Starante je tri paŝoj de vi, kiam vi ĝin tenas?

Mills: Vi disbatis, vi! Intence prenis kaj ĵetis sur plankon, ĉar la sono estas registrata, sed la vido — ne! Vi intencis min akuzi, sed tio al vi ne sukcesis!

Blopp: Akuzi? Pri kio, je dia kompato? Ĉu pri ellaso de la glaso? Jen kia kulpo! A-a-a… mi komprenis! La duan fojon vi preparas por mi kaptilon! Unue, ho moŝta komisiono, Blopp penis atingi la magnetofonon, sed tion li ne sukcesis.



15 из 22