
Blopp: Bone. Ne indas ion atendi. Jam multe da oksigeno elspeziĝis vane. Prepariĝu al nombrado. Atenton! Mi ŝaltas la komputilon! Jam!
Lunako: Proceduro D kiel danĝero, dua punkto de l' sava instrukcio antaŭvidas en ekstrema minaco de asfiksio rimedojn de ekstrema ŝparo de oksigenelspezo. (La komputilo parolos de nun dum tuta tempo ĝis la fino, iom malpli rapide ol kutime. Mills kaj Blopp nombris laŭtvoĉe «unu, du, tri k.t.p.» la elparolatajn vortojn. Je la kalkulo «ok» estas la difinita artikolo. Sur tiu bazo — ĉu ĝi estas unusilaba, ĉu ne — inter ili aperas disputo).
Blopp: Ok. Nepara! La oka vorto estas «l'».
Mills: «l'» ne estas konsiderenda! Ĝi ne estas vorto, nek silabo! La oka vorto estas «sava», du silaboj, para! Mi gajnis!
Blopp: Hooo! Ĉi tiu perfido jam ne sukcesos al vi! La kondiĉoj estas registritaj sur la bendo! Ne temis pri ajnaj esceptoj! La artikolo estas vorto! Mi gajnis!
Mills: Malvero, mi!
Blopp: Iru por cianido! Tuj!
Mills: Vi mem iru! Ne instigu min! Mi iros neniam! For! Kiel vi aŭdacas!
(Bruo kaj krioj. Ambaŭ komencis batali. Ili ruliĝas sur la planko. Aŭdeblas bruetoj de renversitaj instalaĵoj, frapoj, raŭkado: «Mills, lasu!!», «Blopp… ne sufoku… a! Tranĉilo! Ĵetu tion! Mills! Oh! Ne! Ne!! Blopp min premas… ne murdu min…» Resonoj en komenco plifortiĝas, kvazaŭ luktado okupas la tutan stacion. Povas aperi ankaŭ diversaj sonoj, kaŭzitaj de korpobatoj kontraŭ muroj kaj kestoj. La homoj luktas senĉese, malfortiĝas, kaj fin-fine ambaŭ kvazaŭ svenas aŭ agonias: ies lasta lamento, kaj silento. Dum tiu tuta tempo Lunako diktas la savan instrukcion.)
Lunako: Post plenigo de la aldona rezervujo per oksigeno ĝis maksimumo, do ĝis la premo je 90 kg/cm2, oni povas komenci la trian punkton de la sava instrukcio.
