Tiu punkto ordonas komenci la operacion S kiel savon. Necesas serĉi sur la planka surfaco la kvadraton, markitan per ruĝa litero S kiel savo, kaj levi ĝin por eltiri el la teniloj. Sub la kvadrato kun la litero S kiel savo, troviĝas averia aparataro por elektrolizo de akvo. La elektrolizo malkomponas akvon je hidrogeno kaj oksigeno. La aparataron por elektrolizo necesas kunigi per kabloj kun la bornoj sur la elektrostando E4 kaj E5. La pilaro ebligas ricevon de elektro, sufiĉa por malkomponado de akvo je hidrogeno kaj oksigeno por du homoj. La oksigenon, kiu kolektiĝas en la kvara retorto, necesas konduki en la aeron de la stacio, kaj la hidrogenon necesas forkonduki eksteren tra la speciala dukto T6, markita per lumineska verda farbo. Por garantii sufiĉan alfluon de oksigeno por du homoj, necesas starigi la regulilon de la klapo sur la literon S kiel savo. La averian aparataron eblas lanĉi dum ok minutoj. Post ĝia lanĉo necesas plue zorgi pri ŝparema elspezo de oksigeno. Por tiu celo, necesas ekkuŝi surdorse, kun malstreĉitaj muskoloj kaj pensi pri io agrabla aŭ almenaŭ indiferenta…

Junio 1975




22 из 22