
(Aŭdeblas kantado de Blopp el la banĉambro)
«John Browns baby got a cold
Upon his chest and they rub him
with camphorated oil.
Glory, glory alleluia…»
Lunako: Atenton, parolas Lunako. Mi anoncas gravan informon. Mi anoncas gravan informon. (fone aŭdiĝas kantado de Blopp, kiu plaŭdas en bankuvo). Atenton. Ekstervica informo. Mi anoncas minacon de unua grado kaj la proceduron D kiel danĝero unu-nul-sep.
Mills: Kion vi diras? Kia minaco? Pri kio temas?
Lunako: Atenton. La premo de oksigeno en ĉefa rezervujo sinkas kun meza rapideco 9 ĝis 9.76 kilogramoj po kvadratcentimetro ĉiuminute.
Mills: Oksigeno? La premo sinkas?!
Lunako: Atenton. Mi konfirmas proceduron D kiel danĝeron unu-nul-sep. Je la 21.40 oksigenpremo en la ĉefa rezervujo egalis 190 kg/cm2 (fone Blopp kantas «An American boy in Paris fell for a lovely mademoiselle…»)
Mills: Ĉu la oksigeno forflugas? Ĉu ĝuste? Kiel? Ĉu malhermetikeco? Kie?
Lunako: La ĉefa klapo de la dukto A27, la centra regulilo de alta premo, kaj ankaŭ reduktoroj de sekcioj B, D kaj H18 estas en normo. Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo sinkas plu. Nun ĝi egalas 103 kg/cm2.
Mills: Kiel do en normo, se sinkas? Hej… — tuj repumpu la oksigenon en la aldonan rezervujon!
Lunako: Laŭ la unua regulo de la proceduro D kiel danĝero unu-nul-sep mi repumpas oksigenon el la ĉefa rezervujo en la aldonan. Premo en la aldona rezervujo egalas 89 kg/cm2. Premo de oksigeno en la ĉefa rezervujo sinkas plu. Nun ĝi egalas 70 kg/cm2.
Mills: Tiom impete fluas! Kio okazis — ĉu la rezervujo krevis?
Lunako: Rapida sinko de premo en la ĉefa rezervujo estas parte kaŭzita de repumpo de oksigeno al la aldona rezervujo. La receptoroj ne montras deflankiĝon de la normo. La oksigenpremo en la ĉefa rezervujo egalas nun 66 kg/cm2 kaj sinkas plu.
