
Blopp: Ĉar vi ne scipovas blufi. Tamen oni povas instrui ĉiun. Ludu ni?
Mills: Mi ne volas. La kartoj tiom diable malrapide falas sur la tablon, ke ĉio videblas.
Blopp: En pokero? Nu, kaj kio? Ĉu vi volas diri, ke mi fiuzas dum ludo la malfortan graviton?
Mills: Kial do… Mi volas diri, ke necesas sekvi la reĝimon. Jam estas tempo por informoj.
Blopp: Domaĝe, ke nia komputilo ne ludas pokeron. En tio estas senduba manko de la programo. Necesas ĝin poste korekti. (ŝaltas la komputilon).
Lunako: Atenton. Parolas Lunako. Estas la 21-a horo 29 minutoj laŭ tera tempo de Greenwich kaj la 1-a de luna nokto. Mi komunikas kurantan informon. Rezulte de libracia movado de Luno la stacio subiris la radian horizonton kaj dum 219 horoj estos senigita de interkomunikado kun Tero. La temperaturo ekster la stacio malaltiĝis ĝis minus 139 gradoj. Dum la lasta horo mi registris tri malfortajn malproksimajn falojn de meteoritoj. Mi komunikas raporton pri statoj sur la stacio. Akvo en la ĉefa konservujo — 2970 litroj. En la sanitara konservujo — 148 litroj. Temperaturo plus 19 Celsiaj gradoj. Enhavo de oksigeno 23 %. Almiksaĵo da merkaptano
Blopp: Malŝaltu ĝin, aŭ aŭskultu mem. Mi iras min bani.
Mills: Ĉu vi ne povas toleri ankoraŭ kelkajn minutojn?
Lunako: Forto de uzata kurento estas 116 amperoj. Rezervo de la potenco estas 1570 amperohoroj.
Blopp: Mi ĝin malŝaltus. Ĉu ne? Do mallaŭtigu ĝin.
Lunako: (mallaŭte). Mi rememorigas pri la neceso ŝpari akvon kaj energion.
Blopp: Tamen mi min banos!
Mills: Kun kiu vi disputas, ĉu kun komputilo? Vi fariĝas incitebla.
Blopp: Nenio tiel trankviligas, kiel bano. (deiras. Aŭdiĝas malfermata pordo en banĉambron, bruo de akvo).
Lunako: Helpaj agregatoj estas en plena bonfunkcio. Post minuto mi prezentos staton de rezervo da oksigeno en la stacio.
