
La vojo estis barita ambaŭflanke per belaj helbluaj plektobariloj trans kiuj komenciĝis kulturitaj kampoj. Ie videblis dometoj. Iliaj tegmentoj similis la pintajn ĉapelojn de la Maĉuloj. Sur la tegmentoj brilis kristalaj globetoj. La dometoj estis farbitaj en helbluan koloron.
Sur la kampoj laboris malgrandaj viroj kaj virinoj; ili demetis la ĉapelojn kaj amike riverencis al Elli. Ja nun ĉiu Maĉulo sciis, ke la knabino en arĝentaj ŝuetoj liberigis ilian landon de la malica sorĉistino, faliginte sian dometon — krak! krak! — ĝuste sur ŝian kapon.
Ĉiuj Maĉuloj, kiujn renkontis Elli survoje, kun timema miro rigardis al Totoĉjo kaj aŭdinte lian bojon ŝtopis siajn orelojn. Do kiam la gaja hundeto alkuris al iu Maĉulo, tiu forkuris de li per ĉiuj fortoj: en la regno de Gudvin neniam estis hundoj.
Vespere, kiam Elli malsatiĝis kaj pripensis kie tranokti, ŝi ekvidis ĉe la vojo grandan domon. Sur herbejeto antaŭ la domo dancis malgrandaj viroj kaj virinoj. Muzikistoj fervore ludis malgrandajn violonojn kaj flutojn. Samloke petolis infanoj, tiel etaj, ke Elli mire larĝigis la okulojn: ili similis pupojn. Sur la teraso staris longaj tabloj kun vazoj plenaj de fruktoj, nuksoj, bombonoj, bongustaj kukoj kaj grandaj tortoj.
Kiam oni ekvidis Elli, el la amaso de la dancantoj eliris bela alta maljunulo (li estis je la tuta fingro pli alta ol Elli) kaj kun salutklino diris:
— Mi kaj miaj amikoj festas hodiaŭ la liberiĝon de nia lando de la malica sorĉistino. Ĉu mi povas inviti la potencan feinon de Murdinta Dometo partopreni nian festenon?
— Kial vi opinias, ke mi estas feino? — demandis Elli.
— Vi dispremis la malican sorĉistinon Gingema — krak! krak! — kvazaŭ malplenan ovoŝelon; vi havas ŝiajn arĝentajn ŝuetojn; kun vi estas mirinda besto, kian ni neniam vidis kaj kiu ankaŭ posedas magian forton, laŭ la vortoj de niaj amikoj…
Kontraŭ tio Elli nenion povis oponi kaj iris post la maljunulo, kies nomo estis Prem Kokus. Oni akceptis ŝin kvazaŭ reĝinon kaj la tintiloj konstante sonoris, kaj estis senĉesaj dancoj, kaj oni formanĝis grandegan amason da kuketoj kaj trinkis senliman kvanton da refreŝigaj trinkaĵoj kaj la tuta vespero pasis tiel ĝoje kaj agrable, ke Elli rememoris pri la paĉjo kaj panjo nur ekdormante enlite.
