— Jen tie, kiam mi eniris en tiun ĉi, kiel vi nomas ĝin kavernon, mi ekvidis multe da ridindaj kaj strangaj aĵoj, sed pleje al mi plaĉis la ŝuetoj starantaj ĉe la eniro. Grandaj birdoj kun teruraj flavaj okuloj provis malhelpi al mi preni la ŝuetojn, sed, ĉu Totoĉjo ektimos ion se li volas komplezi al sia Elli?

— Ho vi, mia kara bravulo! — diris Elli kaj karese premis la hundeton al la brusto. - En ĉi tiuj ŝuetoj mi iros senlace kiom necesos…

— Tre bone, ke vi ricevis la ŝuetojn de la malica Gingema, — interrompis ŝin la ĉefa Maĉulo. - Ŝajnas, ke ili havas sorĉan forton, ĉar Gingema uzis ilin nur en la plej gravaj kazoj. Sed kia forto estas tio, ni ne scias… Tamen vi foriros de ni, favora sinjorino Elli? — sopire demandis la ĉefo. - Do ni portos al vi manĝaĵon por la vojo.

La Maĉuloj foriris kaj Elli restis sola. Ŝi trovis en la dometo pecon da pano kaj manĝis ĝin ĉe la fonto, trinkante fluantan freŝan akvon. Poste ŝi komencis prepari sin por longa vojo, sed Totoĉjo petolis sub arbo kaj provis kapti sidantan sur malsupra branĉo krieman buntan papagon, kiu konstante incitis lin.

Elli eliris el la furgono, zorge fermis la pordon kaj skribis sur ĝi per kreto: "Mi forestas!".

Tiutempe la Maĉuloj revenis. Ili kunportis tiom multe da manĝaĵoj, ke sufiĉus por kelkaj jaroj. Ĉi tie estis ŝafoj, frititaj anseroj kaj anasoj, korbo kun fruktoj…

Elli ride diris:

— Sed kial tiom multe, miaj amikoj?

Ŝi metis en la korbon iomete da pano kaj fruktoj, adiaŭis al la Maĉuloj kaj brave ekiris kun gaja Totoĉjo.

* * *

Proksime de la dometo estis vojkruciĝo: ĉi tie malkonverĝis kelkaj vojoj. Elli elektis vojon, pavimitan per flavaj brikoj, kaj vigle ekpaŝis laŭ ĝi. La suno brilis, birdoj kantis kaj la malgranda knabino, ĵetita en fremdan landon, fartis sufiĉe bone.



11 из 118