— Saluton!.. Oh, Dankon! — respondis Timigulo kaj denove riverencis.

Vere, por timigilo kiu travivis nur unu tagon, li estis mirinde ĝentila.

La knabino helpis al Timigulo fari la unuajn du paŝojn, kaj ili ekiris kune en Smeraldan Urbon laŭ la vojo pavimita per flavaj brikoj.

Komence al Totoĉjo ne plaĉis la nova kunvojaĝanto. Li kuris ĉirkaŭ la timigilo kaj flaris lin, ĉar opiniis, ke inter la pajlo en la kaftano estas musa nesto. Li malamike bojis al Timigulo kaj simulis, ke volas mordi lin.

— Ne timu Totoĉjon, — diris Elli, — li ne mordos.

— Mi ne timas! Ĉu iu povas mordi pajlon? Donu al mi vian korbon. Por mi tio ne estas malfacila: ja mi ne povas laciĝi. Mi diras al vi sekrete, — flustris li en orelon de la knabino per sia raŭketa voĉo, — estas nur unu aĵo en la mondo, kiun mi timas.

— Ho! — ekkriis Elli.- Kio tio estas? Ĉu muso?

— Ne! Brulanta alumeto!

* * *

Post kelkaj horoj la vojo fariĝis malglata. Timigilo ofte stumblis. Aperis kavoj. Totoĉjo transsaltis ilin, Elli ĉirkaŭiris laŭrande. Sed Timigulo iris rekte kaj falis per la tuta korpo. Li ne konfuziĝis, Elli prenis lian manon kaj levis lin, kaj Timigulo iris plue, ridante pri sia mallerteco.

Poste Elli trovis ĉe rando de la vojo dikan branĉon kaj proponis ĝin al Timigulo anstataŭ bastoneto. Post tio la afero pliboniĝis kaj la irmaniero de Timigulo fariĝis pli firma.

Dometoj aperis pli malofte, fruktaj arboj tute malaperis. La lando fariĝis malmulte loĝata kaj malĝoja.

La vojaĝantoj eksidis ĉe fonto. Elli prenis panon kaj proponis al Timigulo, tamen li ĝentile rifuzis.

— Mi neniam volas manĝi. Tio estas tre oportuna por mi.

Elli ne insistis kaj donis la peceton al Totoĉjo: la hundeto avare englutis ĝin kaj staris sur la malantaŭaj piedoj petante ankoraŭ ion.

— Elli, rakontu al mi pri vi, pri via lando, — petis Timigulo.

Elli longe rakontis pri la vasta Kanzasa stepo, kie somere ĉio estas griza kaj polva kaj tute ne similas ĉion en tiu ĉi mirakla lando de Gudvin.



17 из 118