
La resto de la nokto pasis trankvile: la arbaraj bestoj komprenis, ke en la kabano estas fidela gardisto. Kaj Timigulo, kiu neniam laciĝis kaj neniam volis dormi, sidis sur la sojlo, gapis en mallumon kaj pacience atendis matenon.
Savo de Fera Hakisto
Elli vekiĝis. Timigulo sidis sur la sojlo kaj Totoĉjo pelis sciurojn en la arbaro.
— Necesas trovi akvon, — diris la knabino.
— Por kio vi bezonas akvon?
— Mi volas lavi min kaj trinki. Seka manĝopeco ne iras en gorĝo.
— Fi, kiel estas maloportune esti farita el viando kaj ostoj! — mediteme diris Timigulo.- Vi devas dormi, manĝi kaj trinki. Cetere vi havas cerbon kaj pro tio eblas toleri ĉi tiujn malagrablaĵojn.
Ili trovis fonton, kaj Elli kun Totoĉjo matenmanĝis. En la korbo restis ankoraŭ iomete da pano. Elli preparis sin por la vojaĝo, sed subite ekaŭdis ĝemon en la arbaro.
— Kio estas? — demandis ŝi time.
— Mi ne scias, — respondis Timigulo.- Ni iru kaj rigardu.
La ĝemo aŭdiĝis denove. Ili komencis trapenetri la densejon. Baldaŭ ili ekvidis inter la arboj figuron. Elli alkuris kaj ekhaltis kun mira krio.
Ĉe duonhakita arbo kun alte levita toporo en la manoj staris homo, tutefarita el fero. La kapo, brakoj kaj gamboj estis ligitaj al la fera korpo per ĉarniroj; surkape anstataŭ ĉapo estis kupra funelo, la kravato ĉirkaŭ la kolo estis fera. La homo staris senmove kun larĝe malfermitaj okuloj.
Totoĉjo kun arda bojo provis mordi piedon de la nekonato kaj desaltis kun jelpo: li apenaŭ ne rompis la dentojn.
— Kia fiago, hav-hav-hav! — plendis li. - Kiel vi ne hontas ŝovi al deca hundo ferajn piedojn?..
— Verŝajne, li estas arbara timigilo? — konjektis Timigulo.- Mi ne komprenas nur, kion li ĉi tie gardas?
- Ĉu estas vi kiu ĝemis? — demandis Elli.
