
— Jes… — respondis la fera homo.- Jam la tutan jaron neniu venis por helpi al mi…
— Sed kion necesas fari? — demandis Elli, kortuŝita per plenda voĉo de la nekonato.
— Miaj artikoj rustiĝis kaj mi ne povas moviĝi. Sed se vi min lubrikos, mi estos kvazaŭ nova. Vi trovos la lubrikilon en mia kabano sur la breto.
Elli kun Totoĉjo forkuris, sed Timigulo iris ĉirkaŭ Fera Hakisto kaj scivoleme rigardis lin.
— Diru, amiko, — interesiĝis Timigulo, — ĉu la jaro — tio estas longe?
— Certe! La jaro — tio estas longe, tre longe. Tio estas eĉ tricent sesdek kvin tagoj!..
— Tricent… sesdek… kvin… — ripetis Timigulo.- Sed ĉu tio estas pli ol tri?
— Kiel stulta vi estas! — respondis Hakisto.- Vi, verŝajne, tute ne povas kalkuli?
— Vi eraras! — fiere oponis Timigulo.- Mi tre bone kalkulas! — kaj li komencis kalkuli, helpe de la fingroj: — La mastro faris min — unu! Mi kverelis kun korniko — du! Elli demetis min de paliso — tri! Sed nenio plu okazis kaj sekve mi ne plu bezonas kalkuli!
Fera Hakisto tiel miris, ke eĉ ne povis oponi. Tiutempe Elli alportis la lubrikilon.
— Kie oleumi vin? — demandis ŝi.
— Komence la kolon, — respondis Fera Hakisto.
Kaj Elli lubrikis la kolon, sed ĝi tiel rustiĝis, ke Timigulo longe devis turni la kapon de Hakisto dekstren kaj liven, ĝis la kolo ĉesis knari.
— Nun, bonvolu, la brakojn!
Kaj Elli komencis lubriki la artikojn de la brakoj, kaj Timigulo karese levis kaj mallevis la brakojn de Hakisto ĝis ili vere fariĝis kvazaŭ novaj. Tiam Fera Hakisto profunde enspiris kaj forĵetis la toporon.
— Uf, kiel estas bone, — diris li. - Mi levis supren mian toporon antaŭ ol rustiĝi kaj nun tre ĝojas lasi ĝin. Do nun donu al mi lubrikilon, mi oleumos miajn gambojn kaj ĉio estos en ordo.
Lubrikinte la gambojn tiel, ke li povis libere movi ilin, Fera Hakisto multfoje dankis Elli, ĉar li estis tre ĝentila.
