
Baldaŭ la vojaĝantoj venis al tiu loko kie la vojo kovriĝis je arbustoj kaj fariĝis netrairebla. Sed Fera Hakisto eklaboris per sia grandega toporo kaj rapide purigis la vojon.
Elli iris mediteme kaj ne rimarkis ke Timigulo falis en kavon. Li devis voki la amikojn por ke ili helpu.
— Kial vi ne ĉirkaŭiris? — demandis Fera Hakisto.
— Mi ne scias! — sincere respondis Timigulo. - Vidu, ke mia kapo estas pajloŝtopita, kaj mi iras al Gudvin por peti iomete da cerbo.
— Aha! — diris Hakisto. - Ĉiuokaze, cerbo ne estas la plej bona aĵo en la mondo.
— Kial ne? — miris Timigulo. - Kial vi opinias tiel?
— Antaŭe mi havis cerbon, — klarigis Fera Hakisto. - Sed nun, kiam mi devas elekti inter cerbo kaj koro, mi preferas koron.
— Sed kial? — demandis Timigulo.
— Aŭskultu mian historion, kaj vi ĉion komprenos.
Kaj dum ili iris, Fera Hakisto rakontis al ili sian historion:
— Mi estas hakisto. Kiam mi fariĝis plenaĝa mi decidis edziĝi. Mi amis tutkore bonan junulinon kaj tiam mi ankoraŭ estis el viando kaj ostoj, kiel ĉiuj homoj. Sed malica onklino, kun kiu loĝis la junulino, ne volis disiĝi kun ŝi, ĉar la junulino laboris anstataŭ ŝi. La onklino venis al sorĉistino Gingema kaj promesis kolekti korbon plenan de la plej grasaj hirudoj, se ŝi malaranĝos la geedziĝan feston…
— La malica Gingema estas murdita! — interrompis Timigulo.
— De kiu?
— De Elli? Ŝi flugis en Murdanta Dometo kaj — krak! krak! — falis sur la kapon de la sorĉistino.
— Bedaŭrinde tio ne okazis pli frue! — veis Fera Hakisto kaj daŭrigis: — Gingema ensorĉis mian toporon kaj ĝi rikoĉetis de arbo kaj forhakis mian maldekstran gambon. Mi tre ĉagreniĝis: ja sen gambo mi ne povis esti hakisto. Mi venis al forĝisto kaj li faris por mi bonegan feran gambon. Gingema denove ensorĉis mian toporon kaj ĝi forhakis mian dekstran gambon.
