— Mi starus ĉi tie ĝis transformiĝo en feran polvon. Vi savis mian vivon. Kiu vi estas?

— Mi — Elli, kaj jen estas miaj amikoj…

— Toto!

— Timigulo! Mi estas pajloŝtopita!

— Pri tio oni povas konjekti laŭ via parolado, — rimarkis Fera Hakisto.- Sed kiel vi trafis ĉi tien?

— Ni iras en Smeraldan Urbon al Grandega Magiisto Gudvin kaj pasigis nokton en via kabano.

— Por kio vi iras al Gudvin?

— Mi volas, ke Gudvin revenigu min en Kansason, al la paĉjo kaj panjo, — diris Elli.

— Sed mi volas peti lin doni iomete da cerbo por mia pajla kapo, — diris Timigulo.

— Sed mi simple iras, ĉar amas Elli kaj mia devo estas gardi ŝin kontraŭ la malamikoj! — diris Totoĉjo.

Fera Hakisto profunde enpensiĝis.

— Kiel vi opinias, ĉu Gudvin povas doni al mi koron?

— Mi opinias, ke li povas, — respondis Elli.- Por li tio ne estas malpli facila ol doni al Timigulo cerbon.

— Do jen, se vi prenos min en vian kompanion, mi iros kun vi en Smeraldan Urbon kaj petos Grandegan Gudvin doni al mi koron. Ja havi koron estas la plej intima mia deziro!

Elli ĝoje ekkriis:

— Aĥ, miaj amikoj, kiel mi ĝojas! Nun vi estas duope, kaj vi havas du intimajn dezirojn!

— Naĝu… tio estas iru kun ni, — bonanime konsentis la Timigulo.

Fera Hakisto petis Elli plenigi la lubrikilon per oleo kaj meti ĝin sur la fundon de la korbeto.

— Mi povas trafi sub pluvon kaj rustiĝi, — diris li, — kaj sen lubrikilo por mi estos malbone…

Poste li levis la toporon, kaj ili ekiris tra la arbaro al la vojo, pavimita per flavaj brikoj.

Granda feliĉo estis por Elli kaj Timigulo trovi tian fortan kaj lertan kunvojaĝanton kiel Fera Hakisto.

Kiam Hakisto rimarkis, ke Timigulo sin apogas per malglata multbranĉera klabo, li tuj detranĉis rektan branĉon de arbo kaj faris por la kunulo oportunan firman bastoneton.



22 из 118