La vojo pavimita per flavaj brikoj

Elli en la mirakla lando de la Maĉuloj

Elli vekiĝis ĉar la hundeto lekis ŝian vizaĝon per sia humida varma langeto kaj ululetis. Komence ŝi opiniis, ke ŝi vidis miraklan sonĝon, kaj Elli jam intencis rakonti pri ĝi al la patrino. Sed kiam ŝi ekvidis la renversitajn seĝojn kaj faligitan fornon, Elli komprenis, ke ĉio estis reala.

La knabino saltis de la lito. La dometo ne moviĝis. La suno brile lumis tra la fenestro. Elli kuris al la pordo, malfermis ĝin kaj eligis krion pro miro.

La uragano forportis la dometon en landon de nekutima beleco. Ĉirkaŭe etendiĝis verda herbejeto, sur la randoj vegetis arboj kun maturaj sukoplenaj fruktoj; sur arbarkampetoj videblis florbedoj kun belaj rozkoloraj, blankaj kaj helbluaj floroj. En aero flirtis etaj birdoj kun brilanta plumaro. Sur branĉoj de la arboj sidis oroverdaj kaj ruĝobrustaj papagoj kaj kriis per altaj strangaj voĉoj. Proksime murmuris diafana fonto, en la akvo petolis arĝentaj fiŝoj.

Dum la knabino nekuraĝe staris sur la sojlo, inter la arboj aperis plej amuzaj kaj ĉarmaj hometoj, kiaj estas imageblaj. La viroj vestitaj en helbluajn velurajn kaftanojn kaj stretajn pantalonojn estis ne pli altaj ol Elli; sur iliaj piedoj briletis helbluaj vadbotoj kun refaldoj. Tamen pleje plaĉis al Elli la ĉapeloj: iliaj pintoj estis ornamitaj per kristalaj globetoj, kaj sub la larĝaj ĉirkaŭrandoj mole sonoris etaj tintiloj.

Maljuna virino en blanka mantelo grave elpaŝis antaŭ tri viroj; sur ŝiaj pinta ĉapelo kaj mantelo scintilis etaj steletoj. Grizaj haroj de la maljunulino kuŝis sur la ŝultroj.



5 из 118