Elli diris:

— Vi, certe, eraras: mi neniun murdis.

— Mi vin ne akuzas, — trankvile oponis la sorĉistino Villina. - Ja mi, por savi la homojn de la plago, senigis la uraganon de la detrua forto kaj permesis al ĝi kunpreni nur unu dometon por faligi ĝin sur la kapon de la malica Gingema, ĉar mi legis en mia magia libro, ke tiu dometo ĉiam vakas dum la ŝtormoj…

Elli konfuzite respondis:

— Vere, sinjorino, dum la uraganoj ni kaŝas nin en kelon, tamen mi kuris en la dometon por kunpreni mian hundeton…

— Tiun ĉi senracian agon mia magia libro ne povis antaŭvidi! — ĉagreniĝis sorĉistino Villina. - Sekve, pri ĉio kulpas tiu besteto…

— Totoĉjo, hav-hav, se vi permesas, sinjorino! — subite enmiksiĝis en la konversacion la hundeto. - Jes, mi kun malĝojo konfesas mian kulpon…

- Ĉu vi ekparolis, Totoĉjo?! — mire ekkriis Elli.

— Mi ne scias kiel mi faras tion, Elli, sed, hav-hav, el mia buŝo elflugas la homaj vortoj…

— Vidu, Elli, — klarigis Villina, — en ĉi mirakla lando parolas ne nur la homoj, sed ankaŭ ĉiuj bestoj kaj eĉ birdoj. Rigardu ĉirkaŭe, ĉu plaĉas al vi nia lando?

- Ĝi ne estas malbona, sinjorino, — respondis Elli, — sed hejme estas pli bone. Se vi nur rigardus nian bestkorton! Se vi vidus nian bovinon Buntulinon, sinjorino! Ne, mi volas reveni en la patrujon, al la panjo kaj paĉjo…

— Apenaŭ tio eblas, — diris la sorĉistino. - Nia lando estas disigita disde la tuta mondo per dezerto kaj grandegaj montoj, kiujn ankoraŭ neniu trairis. Mi timas, mia etulino, ke vi estas devigita resti kun ni.

La okuloj de Elli pleniĝis de larmoj. La bonaj Maĉuloj tre ĉagreniĝis kaj ekploris kune, viŝante la larmojn per helbluaj naztukoj. La Maĉuloj deprenis la ĉapelojn kaj metis ilin surteren por ke la tintiloj per sia sonoro ne malhelpu ploregi.

- Ĉu vi tute ne helpos al mi? — malĝoje demandis Elli.



7 из 118