— Aĥ, jes, — subite rememoris Villina, — mi tute forgesis, ke mia magia libro estas ĉe mi. Necesas enrigardi ĝin: eble mi ellegos ion utilan por vi…

Villina eligis el la faldoj de la vesto malgrandan libreton ampleksan kiel fingringo. La sorĉistino blovis al ĝi kaj tuj, antaŭ mirigita kaj iomete timigita Elli, la libro komencis kreski, kreski kaj transformiĝis en grandegan volumon. Ĝi estis tiel peza, ke la maljunulino metis ĝin sur grandan ŝtonon.

Villina rigardis la foliojn de la libro kaj ili mem turniĝis unu post alia sub ŝia rigardo.

— Mi trovis, trovis! — diris subite la sorĉistino kaj komencis malrapide legi: — "Bambara, ĉufara, skoriki, moriki, turabo, furabo, loriki, joriki… Grandega Magiisto Gudvin revenigos hejmen malgrandan knabinon, kiu estas portita de uragano en lian landon, se ŝi estos helpinta al tri uloj plenumi iliajn la plej intimajn dezirojn, pikapu, trikapu, botalo, motalo…"

— Pikapu, trikapu, botalo, motalo… — en sankta teruro ripetis la Maĉuloj.

— Sed kio estas Gudvin? — demandis Elli.

— Ho, li estas la plej granda saĝulo de nia landaro, — flustris la maljunulino. - Li estas la plej potenca kaj loĝas en Smeralda Urbo.

- Ĉu li estas bona aŭ ne?

— Tion neniu scias. Tamen vi ne timu, trovu tri ulojn, plenumu iliajn aspirojn kaj Magiisto de Smeralda Urbo helpos al vi reveni en vian landon!

— Kie situas Smeralda Urbo? — demandis Elli.

- Ĝi estas en la centro de la landaro. La Grandega Saĝulo kaj Magiisto Gudvin mem konstruigis ĝin kaj regas en ĝi. Tamen li ĉirkaŭbaris sin per nekutima mistero kaj neniu vidis lin post la konstruado de la urbo, sed ĝi estis finita antaŭ multaj — multaj jaroj.

— Kiel mi trafos en Smeraldan Urbon?

— La vojo estas longa. Ne ĉie la lando estas bona same kiel ĉi tie. Estas obskuraj arbaroj kun teruraj bestoj, estas rapidaj riveroj — kies transiro estas danĝera.



8 из 118