
— Ne pafu! — mi pepis. Kun vera timo, ĉar la plejparto de ili ne aspektis tro inteligentaj. Ili ne povis aŭdi min tra la fenestroj, sed ili povis vidi. — Ĝi estas imitaĵo, — mi vokis. — Rigardu!
Mi metis la pistolon al la flanko de mia kapo kaj tiris la ellasilon. Kontentiga fumnubeto venis el la fumproduktilo, kaj la bruefiko de la pafo sufiĉis por tintigi miajn orelojn. Mi forfalis malantaŭ la tablon, for el ilia terurita rigardo. Mi atendis pacience, dum ili kriis kaj sakradis kaj fine rompmalfermis la pordon.
Nu, vi eble trovas ĉion ĉi konfuza. Se jes, mi ne kulpigas vin. Unu afero estas rabi bankon; alia afero estas fari tion en maniero, kiu certigas, ke oni estos kaptita. Kial, oni rajtas demandi, esti tiom malsaĝa?
Mi plezuros rakonti al vi. Por kompreni miajn motivojn vi devos kompreni, kia estas la vivo sur ĉi tiu planedo, kaj kia estis mia vivo. Lasu min klarigi.
Paradizeton fondis antaŭ kelkaj jarmiloj ia ekzota religia kulto, kiu intertempe plene malaperis, bonŝance. Ĝi venis ĉi tien el alia planedo; iuj diras, ke ĝi estis Koto aŭ Tero, la mita originejo de la tuta homaro, sed tion mi dubas. Ĉiuokaze, aferoj ne iris glate. Eble la senfina laborado superis ilin; ĉi tiu certe ne estis piknika planedo en la frua tempo. Kiel nin rememorigas la lernejaj instruistoj tiom ofte kiom eble, speciale, kiam ili rakontas al ni, kiom trodorlotitaj estas la hodiaŭaj junuloj. Ni klopodas ne diri al ili, ke ankaŭ ili devas esti trodorlotitaj, ĉar certe nenio ŝanĝiĝis ĉi tie en la lastaj mil jaroj.
En la komenco estis malfacile, certe. La tuta plantaro estis pura veneno por homa metabolo, kaj oni devis forpurigi ĝin por kreskigi manĝeblajn plantojn. La indiĝena faŭno estis same venena, kun dentoj kaj ungoj konforme. Estis malfacile. Tiom malfacile, ke ordinaraj bovoj kaj ŝafoj havis ŝoke mallongan vivekspekton.
