
Sed vi ne trovos la tutan galaksion hastanta por viziti ĉi tiun porkecan planedon. Mi kreskis ĉi tie, do mi scias. Ĝi estas tiom enuiga, ke eĉ la erinaproj dormas.
La stranga afero estas, ke mi ŝajnis esti la sola persono, kiu rimarkis tion. Ĉiuj rigardis min strabe. Mia patrino ĉiam opiniis, ke mi nur suferas kreskajn dolorojn, kaj bruligis erinaprajn pinglegojn en mia dormoĉambro: popola kuracilo por tio. Mia patro ĉiam timis freneziĝon kaj konstante tiris min al kuracisto proksimume unufoje jare. La kuracisto ne povis trovi ion malĝustan kaj havis teorion, ke eble mi estas refalinto al la pratipo de la originaj koloniistoj, malgajninto en la mendela hazardludo. Sed tio okazis antaŭ jaroj. Min ne plu ĝenas gepatra zorgado, de kiam mia patro ĵetis min el la domo en la aĝo de dek kvin jaroj. Tio okazis, post kiam li traserĉis miajn poŝojn iun nokton kaj trovis, ke mi havis pli da mono ol li. La patrino fervore samopiniis kun li kaj eĉ malfermis la pordon. Mi pensas, ke ili ĝojis vidi lastfoje mian dorson. Certe mi estis tro granda agaco en ilia bova ekzistado.
Kaj kion mi opinias? Mi opinias, ke kelkfoje povas esti diable solece esti elpelito. Sed mi ne pensas, ke mi preferus ion alian. Soleco havas siajn problemojn; sed problemoj havas solvojn.
Ekzemple, unu problemo, kiun mi solvis, estis, ke la pli grandaj knaboj konstante batadis min. Tio komenciĝis tuj, kiam mi komencis vizitadi la lernejon.
