Jenő Rejtő. Pariza Fronto

tradukis: László Balázs

Kvartalo Latina

1

Reĝino Ŝebao sidis ĉe la tablo kaj razis sin. Per foruzita razklingo, kiu ŝajnis, ke ĝi ne povas fari pli da plenumaĵo, tamen li klopodis deskrapi iom da barbeto kun la sapsaŭmo de sur sia vizaĝo. Ludoviko Siro, la poeto maskis la ŝnurojn per inko en siaj ŝuoj nigra, por ke tiuj veku la impreson de normalaj laĉoj, kaj Zombori senkonsile turnadis sian blankan kolumon deksren-maldekstren, sed li neniel povis decidi, kies tiu flanko estas malpli malpura. Tiun febran prepariĝon okazigis Ivan Bükk, la arthistoriisto, ĉar li alvenis kuranta antaŭ kelkaj minutoj entuziasme kun la novaĵo, ke matene oni dungos statistojn al filmado ĉe la pordego Lillas! Nun ni ĉiuj rapidis, laŭeble kun ordigita eksteraĵo al la film-kafejo, troviĝanta sur la bulvardo Strasburgo, kie oni disdonas feliĉigajn, ruĝajn slipojn dum granda tumultado kaj kriegado. Mi mem estis nur du monatojn inter ili. Mi okupiĝis pri vendado de miaj lastaj vestoj, kiel nova, Pariza hungaro, kiam mi eniris hazarde en la restoracion Kato-piedo, troviĝanta sur la bulvardo St Germaine. Tie mi renkontiĝis kun la mizer-taĉmento, kiel ili nomis sin, kaj aŭdinte mian malfeliĉon, ili akceptis min en sian societon. La mizer-taĉmento, kiel mutuala societo, ankaŭ ties nomo montras ĝin, tio ne estis bena institucio, kaj ĝi donis nenion alian favoraĵon, ol la komunumon, kio faras ankaŭ la mizeran vivon eltenebla, kiel nek la senmastraj, vagantaj hundon sentas sin tiel elpelitaj, kiam ili pasigas la nokton kunpremiĝinte unu al la alia sur iu senhoma areaĵo. Ni ĉiuj loĝis kune en la kvartalo St Paŭlo, en la malnova strato Riu Sicilie kaj ni nomis nian mizerulejon “ĉefkomendejo”. Tie ni vivi kune, ni ĉiuj estis nobeluloj kaj terure malriĉaj, kiel Cyrano rimarkis tion, rilate la junulojn de Gaskono, kaj senkonsidere de nia intenco, koncerne la aferon de nia nobeleco, ni havis ankaŭ mankojn, rilate nian teruran malriĉecon, en tio ni multe superis la plej gaskonajn junulojn.



1 из 68