Nia subluaĵo, nomata ĉefkomandejo estis koridore longa kaj mallarĝa ĉambro. Ĝiaj fenestroj malhavis la vitrotablojn, kaj tiel ni devis anstataŭigi la mankojn per kartonpaperoj, pro kio la malvarmo absolute ne malpliiĝis, sed arkta mallumo falis sur la ĉefkomandejon ankaŭ dum la plej helaj, tagaj horoj. La meblaro ne estis nova kaj komforta, sed bagatelojn ni ne konsideris. Du litoj, unu kanapo kaj du seĝoj, el kiuj sur iu ni povis sidi, konsistigis la meblaron, kompletigante tion per grandega hoka najlo, batita en la pordon, por demetitaj vestoj kaj por malesperiĝintaj homoj. Estas vere, ke iu lito sen ĉiu logika kaŭzo, sed ĝenerale nokte falis, sed, mi diras, ni ne konsideras bagatelojn, gravis, ke ni loĝis malkare kaj multope. Vintre dek-dekdu homoj restadis konstante tie, mortantaj duone pro malsato. Menciindaj estas, kiel fondintaj kaj konstantaj membroj: Rudolfo Zombori-Schalk, kiu estis iu el la ĉefreprezentanto de la moderna pentroarto, Stefano Ŝebao, artisto, kaj Ivan Bük, la arthistoriisto.

Nia plej eleganta kunloĝanto estis Stefano Ribári, la elmigrinto. Li havis apartan reputacion, ĉar ni admiris lin, kiel modernan roman-heroon. Ni ne damandis lin pri la doloraj vundoj de la paseo, kaj li izolis sin de ni kun tiu nuba malgajeco, kiu katakterizas la elmigrintojn tiel bone. Nur post longa tempo ni eksciis, ke Ribári devis elmigri el la Hungara Komerca Banko post financa kontrolo. Ni neniam menciis antaŭ li, ke ni konas la doloran paseon de lia ekzilo, kaj li manĝis la amaran panon de la elmigrintoj kun orgojla rezigno, parte el la fonduso por la subtenado de la rusaj, carismaj elmigrintoj, parte tiun de la italaj socialistoj.

Mia dormokunulo estis Reneo Kárpát, la komponisto, kiu estis tre alta, tre maldika junulo, kiu vivis intensan animan vivon. Fine mi mencias mina plej bonan amikon, Ludovikon Siron, la poeton.



2 из 68